Antonio Cermisone

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonio da Parma
(1387-1441)
"Recepto kontraŭ la pestepidemio", verko eldonita en 1483
"Recepto kontraŭ la pestepidemio",
verko eldonita en 1483
Persona informo
Naskiĝo 1387
en Padovo,  Italio
Morto Septembro 1441
en Pavio,  Italio
Lingvoj latina vd
Alma mater Studio patavino, Universitato de Pavio, Studio fiorentino
Familio
Patro Bartolomeo Cermisone vd
Profesio
Okupo kuracisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antono Ĉermizone (1387-1441) estis itala kuracisto kaj profesoro pri medicino en la Universitatoj de Padovo, Pavio kaj Florenco. El hebrea deveno kaj filo de la kondotiero Bartolomeo Cermisone ankaŭ konata kiel Bartolomeo da Parma, li estis aŭtoro de diversaj traktaĵoj pri medicino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Bartolomeo da Parma, itala kondotiero serve de Francesco Carrara kaj poste de Gian Galeazzo Visconti.[1] Post la konkero de Verono, Bartolomeo akiris kelkajn havaĵojn kiuj estis hereditaj de sia filo. Antono Ĉermizono studis arto kaj medicino en la Universitato de Padovo, kie li en 1387 ricevis sian doktoriĝon pri arto dank'al Giovanni kaj Marsilio di Santa Sofia kaj Biagio Pelacani el Parmo.

Enskribita en la Kolegio de la doktoroj, kuracistoj kaj artistoj, en septembro 1389, li fariĝis profesoro pri medicino en la Studio patavino en la jaroj 1389-1390. En aprilo 1390 li ricevis sian doktoriĝon pri medicino.

Inter la jaroj 1393-1394 li aperas kiel leganto pri medicino en la Universitato de Pavio, kie li instruis plej probable ĝis 1399, ĉar la Universitato de Piacenza provizore translokiĝis kaj li troviĝis inkludita kiel profesoro pri ordinara fiziko (aŭ medicino). En la 6-a de junio 1401 li troviĝas denove en Pavio kiel promocianto de la licenciiĝo pri filozofio kaj medicino de Thomas Stranger el Londono. Iom poste, li revenis kiel leganto pri medicino en la Studio patavino, eble en 1411, kaj tie li restis ĉirkaŭ 1413, tiam kiam li suferis kelkajn ekonomiajn sankciojn kaŭze de foresto en kelkaj lecionoj.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]