Nikolao Leoniĉeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nicolaus Leoninus
medicus Italicus
medicus Italicus
Persona informo
Naskiĝo 1428
en Lonigo, VenetoArzignano, Viĉenco, Veneto, Flago-de-Italio.svg Italio
Morto 9-a de junio 1524
en Ferrara, Flago-de-Italio.svg Italio
Lingvoj latina lingvo [#]
Alma mater Universitato de Ferrara, Universitato de Padovo, Universitato de Pavio, Universitato de Parizo
Profesio
Profesio lingvisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Niccolò da Lonigo (1428-1524) estis itala kuracisto, botanikisto, filologo, gramatikisto, eldonisto, helenisto kaj humanisto. Instruisto de Paracelsus, li estis unu el la plej renomaj kuracistoj de sia epoko kaj li notindiĝis ĉefe pro la tradukado de la "Aforismoj" de Hipokrato kaj pro la kritikaj notoj al Plinio en la verko (Plinii et aliorum doctorum, qui de simplicibus medicaminibus scripserunt, errores notati, 1492).

Nunaj esploroj elmontradis ke Leoniĉeno plenumis vitalan rolon en la kompilado kaj eldonado de grekaj tekstoj por la presejo de Aldo Manuzio.[1] Fondinto de la humanisma medicino, li superis al la mezepoka scenejo, kaj verkis gravajn traktaĵojn pri veneraj malsanoj kaj specife pri la sifiliso. Lia sperto kiel esploristo influis ankaŭ la natursciencojn, pere de korekoj faritaj en la Natura Historio de Plinio, kio kaŭzis multe da polemiko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

"De Plinii", polemika verko kontraŭ la "Natura Historio" de Plinio la Maljuna, verko publikigita en 1509.

Disĉiplo de Ognibene Bonisoli, el kiu li lernis la grekan en Viĉenco, li dediĉis parton de la juneco al trovado de kuraciloj kontraŭ la epilepsio, pri kio li suferis, finfine sukcesinte ĝin kontroli. kaj ne hazarde li diplomiĝis pri artoj kaj medicino ĉe la Universitato de Padovo, en 1453, kaj poste li sin dediĉis al la katedro pri medicino kaj naturfilozofio, kaj super ĉio al aplikado de la filologio en la klasikaj tekstoj latine kaj greke, elmontrante erudicion kiu estis admirata de Erasmo de Roterdamo.

Ekde 1464, li translokiĝis al Ferrara kaj loĝis tie dum sesdek jaroj, escepte en la periodo inter 1508 kaj 1509, tiam kiam li estis en Bolonjo. En la ateno el Ferrara, estis liaj disĉiploj Antonio Musa Brasavola, Giovanni Manardo (1462-1536), Pietro Bembo, kaj la humanisto Gian Giorgio Trissino (1478-1550), krom Paracelsus, kiu asertis esti diplomita pri medicino en Ferrara, en 1516.

En 1492 li eldonis sian verkon kontraŭ la Natura Historio de Plinio, kies publikaĵo estis zorge de sia antikva lernanto Ludovico Bonaccioli, fama kiel ginekologo de Lucrezia Borgia. Tiu libro vekis kelkajn akademiajn polemikojn kaj projekciis lian famon pere de la aplikado de humanismaj teknikoj.

Plej eble estis la eldonkonekto kiu kunigis Erasmon kaj Leoniceno en 1508 kaj faris ke la veneciaj presejoj daŭre interesiĝis pri la verkoj de Leoniĉeno multe da tempo post la morto de Aldo Manuzio. Ekde 1514, Leoniĉeno publikigis tradukaĵoj el la plej konataj laboroj de Galeno kaj Hipokrato en la latina, krom alia skribaĵo de Ptolomeo, nome Inerrantium stellarum significationes", Venecio, 1533.[2] Italaj tradukaĵoj pri pluraj dialogoj de Lukiano kaj la Romia Historio de Kasjo Diono elmontris ke liaj interesoj etendiĝis tre for el la klasikaj lingvaĵoj.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]