Karteromako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Scipio Carteromachus
(1466-1515)
"Oratio de laudibus literarum graecarum", verko eldonita en 1517.
"Oratio de laudibus literarum graecarum",
verko eldonita en 1517.
Persona informo
Naskiĝo 4-a de februaro1466
en Pistojo, Toskanio, Flago-de-Italio.svg Italio
Morto 16-a de oktobro 1515
en Florenco, Flago-de-Italio.svg Italio
Lingvoj latina lingvo [#]
Ŝtataneco Venecia respubliko [#]
Alma mater Universitato de Florenco, Universitato de Romo
Profesio
Profesio filologo • lingvisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Karteromako ankaŭ konata kiel "Scipione Forteguerri" (1466-1515) estis itala filologisko, helenisto, latinisto, gramatikisto kaj humanisto. Li estis tre lerta rilate al la latinaj kaj grekaj lingvaĵoj kaj tre kompetenta pri eksplikado de malfacilaj paĝoj fare de antikvaj aŭtoroj. Li estis tre respektata en Venecio kaj neniam estus lasinta ĝin se li ne konstatus ke la tumultoj kaj konfuzoj de la milito ne permesis al li pace daŭrigi siajn studojn.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis nevo de la kardinalo Niccolò Forteguerri (1419-1473) kaj disĉiplo de Poliziano (en Florenco) antaŭ ol vojaĝi tra Romo, Padovo kaj Venecio. Li unue elstariĝis kiel revizianto kaj korektanto pri la grekaj tekstoj de Aldo Manuzio, kiu, en la klasikaj eldonaĵoj permesis al li enmeti kelkajn epigramojn. En 1504, kompilada jaro de sia traktaĵo "De laudibus literarum graecarum", li ree vojaĝis, trovante kiel patronoj unue Domenico Grimani (1461-1523) kaj poste Alessandro Farnese, la estonta papo Paŭlo la 3-a.

En Romo lia alia patrono estis la kondotiero kaj kardinalo Francesco Alidosi (1455-1511). Li akompanis la kardinalon al Ravenna, kaj post kiam la kardinalo perdis sian vivon en tiu urbo, Karteromako reiris al Romo. La papo Leono la 10-a metis lin en kontakto kun Giuliano de' Medici (1453-1478), beletra homo, kaj plej eble li estus akirinta kelke da honora kaj profitiga laboro, se la ĉiopovulo ne estus mortinta antaŭ ol li havis oportunokazon pri avantaĝo rilate al amikeco de sia mastro.

En Bolonjo li konis kaj helpis Erasmo de Roterdamo[1][2] pri la grekaj tradukaĵoj. Inter 1513-1515 li estas rememorigata pro la defendo kiun li plenumis rilate al tradukado de la verko "Historia animalium" farita de Teodoro Gaza, kiel respondo al la korektaĵoj proponitaj de Nikolao Leoniĉeno per "De cane rabido", iu letero kun filologia karaktero.

Kelkaj aŭtoroj mencias ke li vivis kun la kardinalo de' Mediĉi, en 1512. Ĉi-kardinalo pli malfrue iĝis la papo Leono la 10-a. Alia aŭtoro nin informas ke Karteromako estis malinklina al vanta sinmontrado kaj ke li mortis estante nur 43-jaraĝa.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Correspondence of Erasmus: Letters, 142 to 297, Desiderius Erasmus, D. F. S. Thomson, Wallace Klippert Ferguson
  2. The life of Erasmus, John Jortin
  3. Vie et pontificat de Léon X, William Roscoe,Henry