Otto Brunfels

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Othonis Brvnfelsii
(1488-1534)
Herbarium Vivae Eicones
Herbarium Vivae Eicones
Persona informo
Naskiĝo 1488
en apud Majenco, Elektoepiskopujo de Majenco, Flago-de-Germanio.svg Germanio
Morto 23-a de decembro 1534
en Berno, Flago-de-Svisio.svg  Svislando
Religio luteranismo [#]
Lingvoj latina lingvogermana lingvo [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Alma mater Universitato de Majenco , Universitato de Loveno , Universitato de Bazelo
Profesio
Profesio biologo • teologo • botanikisto • entomologo • apotekisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Otto Brunfels (1488-1534) (latine: Othonis Brvnfelsii), estis germana teologo kaj botanikisto, kune kun Valerio Kordo (1515-1544), Hieronimo Boko (1498-1554) kaj Leonhart Fuchs (1501-1566), ili estas konsiderataj unuj el la antaŭuloj de la germana botaniko[1].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gravuraĵo de Otto Brunfels

Filo de barelfaristo, Otto Brunfels studis en la Universitato de Majenco, kie li diplomiĝis pri teologio kaj teologio, en 1510, kaj iom poste iĝis monaĥo en la kartuziana ordeno en Strasburgo. Tiuepoke li partoprenis en la humanisma rondo de Sélestat, formita, interalie de Beatus Rhenanus (1485-1547), Marteno Bucero (1491-1551), Jakobo Vimfelingo (1450-1528) kaj Johannes Sapidus (1490-1561). En 1519, li publikigis sian unuan laboron "De corrigendis studiis severioribus praeceptiunculae breves", dediĉita al la humanisto Nikolao Gerbelo (1485-1560) kaj profunde influita de Erasmo de Roterdamo (1467-1536).

Temas pri kunaĵo da moralaj preceptoj per kiuj Brunfels preterlasas la mezepokan teologion favore al la moderna teologio de Jacques Lefèvre d'Étaples (1455-1536), Ulriko de Huteno (1488-1523), Sebastian Brant (1457-1521), Guillaume Budé (1468-1540) kaj la grupo de Sélestat, influita de la platona humanismo de Gemisto Pletono (1355-1452), Lorenzo Valla (1407-1457), Rudolfo Agrikola (1443-1485) kaj Marsilio Fiĉino (1433-1499). Ne mankas ankaŭ la ĉeesto de Marteno Lutero (1483-1546), prezentita inter la plej bonaj vivantaj teologoj kune kun Philipp Melanchthon (1497-1560), Volfgango Kapito (1478-1541) kaj Johano Okolampado (1482-1531).

Al tiu sama jaro apartenas lia dua manskribaĵo, la "Aphorismi institutionis puerorum", en kiu li elstarigas la gravecon de la homsciencoj, kiuj permesas la konadon de la antikvaj filozofoj, kie kuŝas la altvaloraj veraĵoj, eĉ kiam nekristanaj, ekzemple de aliaj religiuloj tiel kiel Cipriano (200-258), Laktancio (250-327) kaj Hilario de Potevo (300-368). La eldono estis akompanata de enkondukoletero de Vimfelingo kaj prezentado de la presisto Johann Schott (1477–1548), kie li reliefigis al la legantaro la seriozecon de la aŭtoro. En sia sekva verko "Confutatio sophistices et quaestionum curiosarum", dediĉita al Volfgango Kapito, Brunfels pridemandas la teologion kiu intencas ekkoni la diajn misterojn.

Vivaj bildoj de la plantoj (1530–1536)

Post la polemiko ĉiam pli akra instigita dank'al la iniciatoj de Lutero, Brunfels enviciĝis flanke de ĉi-lasta, tiam altirante la malamikecon de la prioro, kiun li konfesis perletere al Jakobo Spigelo (1483-1547), imperia konsilisto kaj nevo de Vimfelingo, en la 10-a de junio 1521, tute nesciante ke la ricevonto estis konfesprenanto de la pontifica nuncio Hieronimo Aleandro (1480-1542). Iom poste, Brunfels forlasis la monaĥejon de Strasburgo kaj foriĝis en la kastelon de Franz von Sickingen (1481-1523), en Kreuznach, kie li konatiĝis kun Ulriko de Huteno (1488-1523).

Dank'al la rekomendoj de la humanisto, li estis akceptita kiel vicparoĥestro de la vilaĝo Steinau an der Straße (1521), kiel anstataŭanto de Johannes ab Indagine (1467-1537), tiam kompromitita kun la Kolegia Preĝejo de Sankta Leonardo, en Frankfurto-ĉe-Majno. Li fariĝis amiko de ĉi-luterana astrologo, tamen, ĉi tiu amikeco krom tiu de Huteno, ne sukcesis protekti lin kontraŭ la atakoj de kelkaj ekleziuloj, skandalitaj de liaj predikoenhavoj. En julio 1522, Brunfels rifuĝis al Neuenburg am Rhein, iu vilaĝo en la Nigra Arbaro, kie li fariĝis paroĥestro, tiam kiel luterana konvertito.

En tiu urbo li kompletigis sian filologiajn "Annotationes"[2] pri la Malnova Testamento, kiun li ne publikigis. Li tiam komencis korespondadon kun Ulriko Zvinglo (1484-1531), al kiu li dediĉis "Verbum Dei multo magis expedit audire quam missam", kiu estis lanĉita en 1523, krom du aliaj mallongaj verketoj "Christus in parabolis quare locutus sit" kaj "Evangeliorum ratio et authoritas". Ĉi-lasta specife kaŭzis al Brunfels seriozan akuzon pri malŝato al la Nova Testamento, kaj li rebatis deklarante ke la evangelio eblas erari, tiel kiel atestas la hazardaj diferencoj, kun escepto rilate al savo, kiu estas la esenca elemento de la evangelia mesaĝo. Krom tio, la limigo de la kanonoj sur la kvar evangelio estis por li arbitra decido.

Inter liaj kritikantoj troviĝis Erasmo, kun kiu Brunfels iam polemikis defende de la antaŭnelonge mortinta Huteno, kiu akuzis la nederlandan teologon pri malkuraĝeco kaj oportunismo, ĉar ĉi tiu ne brakumis malferme la reformon. Al la "Spongia adversus aspergines Hutteni" de Erasmo[3], Brunfels respondis per la "Pro Ulricho Hutteno defuncto ad Erasmi Roter. Spongiam Responsio"[4], kiu sintezis prenadon da sinteno kontraŭ la aristokrataj decidoj de tiuj kredantaj ke la kristanismo estas afero privata de kleruloj kaj sacerdotoj. Rilate al la subpremado de la malordoj kaŭzataj pro la agoj de la reformistoj timantaj Erasmon, Brunfels rimarkigis ke la apostolaj predikoj same kaŭzas tiajn efektojn.

Brunfelsia americana, planto el la familio Solanacoj

Ĉi-lasta polemiko estis raportita de Brunfels en lia verko "Pri la skandalo de la evangelio: kiel kaj kiamaniere la vorto de Dio kaŭzas ribelojn"[5]: Iu eldono kiu portas sur la frontispico du evangeliajn versetojn: "Mi venis, por enkonduki ne pacon, sed glavon."[6] kaj "Mi alvenis, por ĵeti fajron sur la teron; kaj kion mi volas, se jam ĝi ekbrulis?"[7]. En la kerno de la skribaĵo troviĝis la revolucia fermento, ke laŭlonge de dekoj da jaroj trakuris la germanan teritorion. La abolicio de la kolektiva privata loĝejo - la kampo por paŝtado, la akvaro, la arbaretoj - kiuj fariĝis privata teritorio de la feŭdaj sinjoroj kaj la enkonduko de impostoj kaj mone kaj per speco, malriĉigis la kamparanojn, kiuj plej ofte estis insurgentoj. Iliaj aliancitoj, la movadoj "Bundschuh"[8] kaj "Der arme Konrad"[9] estis disbatitaj inter 1493 kaj 1514, tamen, la ribelo, same apogita de la religiaj institucioj, ekkrevis en la kamparoj kaj urbocentroj kie kamparanoj estis devigataj elmigri. La "Anstoß"[5] estis respondo al la katolikoj, kaj ĉefe al la episkopo de Vieno Johann Fabri (1478-1541), kiu kondamnis la kamparanojn, akuzitajn pri luteranismo kaj portantoj de la "teologio pri ribelo", dum la evangelio estas pacoparolo. Brunfels reciproke argumentas ke la evangelio rilatas al la malriĉaj kaj ne al la riĉaj kaj potenculoj, ĉar ĉi-lastaj timas ĝin, kaj fakte kuŝas sur ili la kaŭzoj pri tumulto kaj vera perforto, ĉar ili persekutas tiujn predikantajn la parolon de Dio, nomante ilin herezaj kaj ribelemaj. Aliflanke, ne estas leĝe fari uzon de la perforto nome de la evangelio, defii la aŭtoritataron kaj rifuzi la impostopagojn.

Herbarium Vivae Eicones

La sinteno de Brunfels estis simila al tiu rimarkoj pri la "Admonoj de Lutero"[10], kiu malpermesis al la kamparanoj ribelojn kontraŭ la civila aŭtoritateco. La sinsekvaj "De ratione decimarum propositiones" reprenas la tezon de Andreo Bodenstein (1486-1541) eldonitan en 1522. La du notoj de Sankta Hieronimo (347-420) kaj Sankta Aŭgusteno (354-430) kiuj kuŝas sur la subtitolo, resumas la enhavon de la verko de Brunfels: La kamparanoj devas pagi la dekonaĵon, kiu tamen ne estas deviga, ĉar la Nova Testamento ne parolas pri tio. Tiamaniere ke la dekonaĵo nun estas kvazaŭ almozo, kvankam stranga almozo, pro tio ke ĝi estas farita de malriĉaj laborantoj al ekleziuloj riĉaj kaj mallaboremaj, tamen se la dekonaĵo ne estas pagata oni povus krii pri ribelo. En la nunaj cirkonstancoj, pli bone estas akcepti la maljustecon: kun la tempopaso la parolo de Dio altrudiĝos.

La "142 tezoj pri la dekonaĵoj de la sacerdotoj"[11] estas germana pligrandigita versio de la "De ratione decimarum", en kiu Brunfels argumentas ke li ne volas alfronti la demandon pri la legitimeco je la dekonaĵo difinita por la nobeloj. La prudenta determino prezentiĝis ĝuste en la momento en kiu la kamparanaj ribeloj estis reprenitaj kaj kiel fajro disvastiĝis tra la tuta sudo de Germanio, dum Lutero, per letero datita je la 15-a de junio 1524 al Volfgango Kapito, elstarigis ke la dekonaĵo devas esti pagata de la nobelaj terposedantoj pro tio ke, laŭ sia persona vidpunkto, ili estis tute bazitaj sur la Skribaĵoj.

En la unuaj monatoj de la jaro 1524, Brunfels lasis Neuenburgon, kie akriĝis la konfliktoj inter katolikoj kaj luteranoj, kaj transloĝiĝis al Strasburgo. En aprilo li akiras la civitanecon kaj en la 10-a de julio li edziĝis al Dorothea Helg. Tiujare li komencis prepari la publikaĵojn de la manuskriptoj de Jan Hus (1369-1415), kaj dediĉis la unuan volumon al Lutero. La verko de Brunfels "Catalogi virorum illustrium", eldonita en 1527, estas konsiderata la unua libro pri la historio de la evangelia eklezio. En 1532, li studis medicinon en la Universitato de Bazelo kaj en tiu sama jaro li estis nomumita kuracisto de la urbo Berno, kie li restis ĝis sia vivofino. Krom siaj teologiaj verkoj, Brunfels publikigis sennombrajn traktaĵojn pri pedagogio, araba lingvo, apotekaĵoj, entomologio kaj botaniko.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Herbals, Their Origin and Evolution, Agnes Arber
  2. Annotationes philologicae in Novum Testamentum.
  3. Spongia adversus aspergines Hutteni, 1523, Desiderius Erasmus
  4. Othonis Brunfelsii Pro Ulricho Hutteno defuncto, ad Erasmi Roter. Spongiam, responsio, 1524, Otto Brunfels
  5. 5,0 5,1 germane: Von dem evangelischen Anstoß. Wie, und in was Gestalt das Wort Gottes uffrür mache
  6. Sankta Mateo 10:34.
  7. Sankta Luko 12:49
  8. "Bundschuh" Movado estis serio da kamparanaj ribeloj okazintaj en la sudokcidento de Germanio inter la jaroj 1493 kaj 1517.
  9. "Der arme Konrad" estis sekreta asocio da kamparanoj kiuj servis kiel bazo por la estontaj kamparanaj ribeloj, en Germanio, en la 16-a jarcento.
  10. La Vormanung zu allen Christen sich zu vorhuten fur Auffruhr und Emporung, 1522.
  11. Von dem Pfaffen Zehenden hundert und zwen und fyertzig Schlussreden.