Oswald Croll

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Oswald Crollius)
Osvaldi Crollii
(1563-1609)
Frontispico de la verko "Basilica chymica", 1629
Frontispico de la verko "Basilica chymica", 1629
Persona informo
Naskiĝo 1563
en Vetero,  Germanio
Morto 25-a de decembro 1609
en Prago,  Germanio
Lingvoj latina vd
Alma mater Universitato de Marburgo
Universitato de Hajdelbergo
Universitato de Strasburgo
Universitato de Ĝenevo
Profesio
Okupo kemiistoapotekistokuracisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Osvaldo Krolo (1563-1609) estis germana kuracisto, apotekisto kaj alkemiisto, komence serve de pluraj riĉaj nobelaj familioj, kiu disvastigis la alkemiajn konon kaj doktrinon de Paracelso kaj ties sekvantoj. Dum jardeko (1593-1602) li vojaĝis tra Orienta Eŭropo, tamen, post kiam li kuracis la princon Kristiano la 1-a de Anhalt-Benburg (1568-1630), li estis nomumita arkiatro de la princo, kaj ekloĝis en Prago. Li estis bonkonata en la rondoj de la imperia kortego e ofte estis konsultita de la imperiestro Rudolfo la 2-a (1552-1612)[1].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Osvaldo Krolo estis filo de la urbestro de urbo Vetero, Johano Krolo[2]. Li ricevis bonegan studon en la abateja lernejo de sia naskiĝurbo, kaj en 1576 li enmatrikuliĝis en la Universitato de Marburgo. Pli malfrue li studis ankaŭ en Hajdelbergo, Strasburgo kaj Ĝenevo, kie li ricevis sian diplomon pri medicino en 1582. Li unue aktivis kiel mentoro de la familio d'Esnes en Francio. Dank'al siaj oftaj vojaĝoj li fariĝis flua en la itala kaj franca.

En 1590 li laboris kiel mentoro de Maksimiliano de Papenhajmo (1580-1639). Lia intima kontakto kun la imperiestro kaj la alta nobelaro donis al li la rajton uzi ian blazonŝildon, en 1591. Rudolfo la 2-a iam lasis mencion pri li "cuius ipsi opera usi fuimus” (kies servojn ni mem uzis).

Tractatus de signaturis internis rerum, 1609

La Princo Kristiano baldaŭ fariĝis intima al li, kaj plurfoje uzis liajn servojn kiem sendito en Prago por pridiskuti politikajn aferojn samkiel demandojn rilatantajn al alkemio kaj iatrokemio. Dum tiuj disputoj Krolo ankaŭ ricevis apogmaterialojn por siaj kemiaj eksperimentoj, kaj, krom siaj medicinaj kaj diplomatiaj devoj, li eĉ determinis la proprecojn de la kemiaj kuraciloj kiujn li kutime akiris, kaj fariĝinte la bazo de lia iatrokemio.

Krolo registris sian konon, eksperimentojn kaj teoriajn vidpunktojn en libro titolita "Basilica Chymica"[3], kiu estis presita kune kun "Tractatus de signaturis"[4]. Ne eblas aserti ke li vidis la presadon de lia unua eldono (1609), tamen, ĝi fariĝis scienca verko pri iatrokemio, kaj estis uzita kiel praktika kompendio. En sia traktaĵo li pritraktis kemion kaj kemiajn interrilatojn kaj estis uzita kiel enkonduko al kemio en la malfruaj jaroj, krom trakti pri aliaj kampoj de la sciencoj kiel botaniko, aludante al la uzo de la doktrino pri signaturoj por determini la medicinajn proprecojn de la plantoj.

En sia verko li insistas pri la vera kompreno kaj agnosko de la kemiaj komponaĵoj kaj en la medicina valoro de la herboj. Krolo subite mortis en 1609, lia influo kaj reputacio daŭre kreskis post sia morto kaj lia influo estas forte rimarkita en la Anatomio de Melankolio, far Robert Burton (1577-1640)[5]. En 1618, Krolo estis konsiderita de Johann Daniel Mylius (1583 -1642) kiel unu el la herooj de la alkemio, en lia verko Basilica Philosophica[6]. Iu emblema sigelo aperas en ĉi-verko kune kun la frapfrazo: "Osvaldo Krolo de urbo Vetero, disĉiplo de la filozofoj: Ĉi-verko enhavas nenion pli ol la sekretoj de saĝaj kleruloj kaj filozofoj." Andreas Libavius (1555-1616) estis lia granda oponanto[7].

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Chemical Philosophy, Allen G. Debus
  2. Johann Crollius
  3. Katedralo de Kemio.
  4. Trataĵo pri signaturoj.
  5. The Anatomy of melancholy
  6. Opus Medico-Chymicum: Continens tres Tractatus sive Basilicas ..., Johann Daniel Mylius
  7. The Scientific Revolution: An Encyclopedia, William E. Burns