Giovanni Battista Della Porta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giambattista della Porta
(1535-1615)
Ttala polimato kaj filozofo
Ttala polimato kaj filozofo
Persona informo
Giovanni Battista Della Porta
Naskiĝo 1-a de novembro 1535
en Vico Equense,  Italio
Morto 4-a de februaro 1615
en Napolo,  Italio
Lingvoj latina vd
Alma mater Akademio de la Linkoj, Accademia Secretorum Naturae
Profesio
Okupo kriptologo • matematikisto • fizikistokemiistoinventistodramaturgo • astrologo • filozofokuracistoastronomo vd
Laborkampo alkemio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johano Baptisto dela Porta (1535-1615) estis (itale: Giovanni Battista della Porta, latine: Johanes Baptistæ Portæ), itala polimato, alkemiisto, filozofo, komediverkisto, matematikisto, astrologo, okultisto, kiu verkis pri sennombraj temoj, tiel kiel magnetismo, astrologio, zoologio, botaniko, fiziognomiko kaj super ĉio pri alkemio kaj magio. Ĉefe gravaj estas liaj esploroj kaj eksperimentoj pri optiko kaj demandoj pri meteorologio, kvankam li akceptis magiajn okazaĵojn kiel realaj nefektojn kun naturaj kaŭzoj duonkaŝitaj en la magikaptiloj[1].

Li kreis sistemon da lensoj por la senluma kamero kiu povas esti konsiderata ia prototipo de la nuna kamerao. Li deklaris sin elpensisto de la teleskopo, rezultante en polemiko kun la multe pli konata itala fizikisto kaj astronomo Galileo Galilei (1564-1642)[2]. Tomazo Kampanelo (1568-1639) estis lia lernanto.

Unuaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Pri la aertransmutacio, 1614

Li estis la tria infano de Leonardo aŭ Nardo Antono della Porta kaj ties edzino, fratino de la esploristo pri antikveco, Adriano Guglielmo Spadafora (Kosenco, 1496 - Napolo, 1586). Li havis kiel fratojn Francisko, Ĝjovan Vincenzo, Ĝjan Ferrante krom unu fratino kies nomo perdiĝis[3]. Hejme li ricevis sian unuan kultureduko, kie li patro kutime diskutis sciencajn demandojn, kaj tre frue li elmontris rimarkindajn proprajn kapablojn, kiujn ebligis al li disvolvi pere de la studo dank'al la bonaj financaj kondiĉoj de sia familio: lia patro estis terposedanto, ŝipkonstruisto, kaj sekretario Karlo la 5-a (1500-1558) por civilaj aferoj apud la vikariejo.

Lia patro soifis pri lernado, iu trajto kiun li pasis al siaj infanoj. Li kutime ĉirkaŭiĝis per distingaj eminentuloj kaj estis amiko de filozofoj, matematikistoj, poetoj kaj muzikistoj. Lia hejma atmosfero multe similis al tiuj de la akademioj por siaj infanoj. La klera rondo da amikoj kiun li kreis ĉirkaŭ si, stimulis la knabaron kiuj estis vizitataj de mentoroj kaj edukistoj, sub la strikta gvidado de ilia patro. Lia familio havis tri elegantajn vilaojn en kaj ĉirkaŭ Napolo, unu en la urbocentro, alia ("Villa Due Porte)" sur la kolinoj ĉirkaŭ la urbo, krom la superba palaco ("Villa delle Pradelle"), en sia naskiĝurbo Vico Equense.

Liaj majstroj estis la klasikulo kaj alkemiisto Domenico Pizzimenti (1520-1592)[4], Donato Antonio Altomare (1520-1566)[5] kaj Giovanni Antonio Pisano kiu same estis kuracisto kaj filozofo. Tiuepoke, Karlo la 5-a estis reganto de la Sankta Romia Imperio kaj reĝo de Hispanio kies tentakloj atingis Eŭropon ĝis Nederlando, Aŭstrio kaj la Regno de Napolo. Lia familio estis malfavorigita de la hispana registaro kaŭze de ties interrilato kun Ferrante Sanseverino (1507-1568), Princo de Salerno, ribelaj al la vicreĝo Pietro di Toledo, en 1552, tamen, en 1485, la salerna branĉo de la familio Della Porta apogis Antonello Sanseverino en la tiam konata Konspiracio de la Baronoj[6].

Pioniro pri scienca societo[redakti | redakti fonton]

Dela Porta estis la fondinto de la scienca societo nomata "Academia Secretorum Naturae" (Akademio de la Natursekretoj)[7], en 1560, kun la celo pri eksperimentaj esploroj. Ĉi-tiu grupo estis pli konata kiel "Otiosi" aŭ "Societo de la senfaruloj", laŭŝajne tiu slogano probable estis morda rimarko al la grupo. Malgraŭ tio, la ĉefa celo de la scienca societo estis la studado de la natursekretoj. Ĉiuj dezirantaj membriĝi unue devis elmontri ajnan novan esploron pri la naturaj sciencoj. Tiu akademio malaperis tiam kiam ties membraro estis suspektata pri traktado kun la okultismo. Dela Porta do estis kunvokita al Romo de la papo Paŭlo la 5-a (1552-1621). Kvankam li persone emerĝis senmakula el la kunveno, la Akademio de la Natursekretoj dissolviĝis. Spite al tiu incidento, Dela Porta restis religie pia kaj iĝis laika jezuita frato. En 1610 li aliĝis al la Akademio de la Linkoj[8], fondita de Federico Cesi (1585-1630)[9].

Teknologiaj kontribuaĵoj[redakti | redakti fonton]

Liaj interesoj pri variaĵo da sciencaj kampoj rezultis en teknologiaj avancoj en la areo de agrikulturo, hidraŭliko, milita inĝenierado, optikaj instrumentoj kaj farmakologio. En 1606, li publikigis esploron pri akvolevado pere de aeroforto. En 1608, li publikigis verkon pri milita inĝenierado kaj alian pri distilado.

En 1583, li publikigis la traktaĵon "Pomarium" pri plantokultivado kaj en la sekva jaro unu "Olivetum", pli malfrue inkluditaj en lia enciklopedio pri agrikulturo. En tiu sama jaro, li publikigis la verkon "Phytognomonica", kurioza traktaĵo pri la proprecoj de la plantoj, kompare kun la diversaj partoj de la homkorpo. En 1586, li eldonis, ĉe la publikigisto Giuseppe Cacchi (1535-1593)[10], de Vico Equense, la verkon[11] "De humana physiognomonia", en kvar volumoj, kiun li dediĉis al la kardinalo Luigi d'Este (1538-1586), kiu pli malfrue influos la verkon de la sviso Johann Kaspar Lavater (1741-1801). En 1599, la eldonisto Per Tarquinio Longo [12], el Napolo, publikigis duan eldonon pliampleksigitan al ses libroj kun granda materialorearanĝo. Lia verko "Phytognomonica" (1588) listigas la plantojn laŭ la geografia lokigo.

En estonta eldono de lia "Natura Magio", Dela Porta priskribis la senluman kameron kvazaŭ havante konveksajn lensojn. Kvankam li ne estis la elpensinto, la populareco de lia verko helpis la disvastigon de ĉi-rimedon. Li komparis la formaton de la homokulo al la lensoj de la senluma kamero, kaj provizis per tre komprenebla ekzemplo kiel la lumo povas krei la bildojn en la okulojn.

Della Porta ankaŭ deklaris ke li elpensis la teleskopon, tamen, li mortis dum preparado de la traktaĵo (De telescopiis) kiu certe apogus liajn pretendojn. Malgraŭ liaj klopodoj, lia eksperimento estis preterlasita pro la plibonigo de la teleskopo fare de Galilejo, en 1609, kiu postsekvis al ties enkonduko en Nederlando, en la antaŭa jaro.

En la sama libro, Dela Porta same mencias imageman rimedon konatan kiel simpatia telegrafo[13], certe iu antaŭilo de la telefono. La rimedo konsistis je du cirklaj diskoj, similaj al kompasoj, ĉiu kun magneta nadlo, hipoteze magnetizita de la sama magneto. Ĉiu disko estis stampita per 26 literoj. Dela Porta kredis ke ĉi tiu rimedo kontrolus la nadlon tiel ke, kiam litero estis manmarkita en iu disko, la nadlo de la alia disko turnus por indiki la saman literon, tiam helpante la komunikiĝon.

En 1589 li estis ofte vizitata de Tomazo Kampanelo (1568-1639) kaj en 1592 li ree vojaĝis al Venecio pro lia amikeco kun Paolo Sarpi (1552-1623) kaj eble li konatiĝis kun Giordano Bruno (1548-1600) antaŭ ol lia enkarceriĝo. Tiam, laŭ ordono de la venecia inkvizitoro, Dela Porta devis petis permeson por siaj publikaĵoj, en Romo. En 1593, li renkontiĝis en Padovo kun Paolo Sarpi kaj Galilejo. En 1601, en Napolo, li konatiĝis kun la franca nobelo Nicolas-Claude Fabri de Peiresc (1580-1637). En 1603, li renkontiĝis kun la juna Federico Cesi, fondinto de la Akademio de la Linkoj, kaj sendiĝis al Prago de la imperiestro Rudolfo la 2-a (1552-1612), al kiu li dediĉis sian traktaĵon pri "Taŭmatologio", verko kiu perdiĝis.

Krome li verkis pri optiko kaj kelkaj lumefektoj en sia "De refractione optices" (1589), agrikulturo (Villae, 1592), astronomio (Coelestis physiognomoniae, 1601), hidraŭliko kaj matematiko (Pneumaticorum, 1602), militarto, (De munitione, 1606), meteorologio (De aeris transmutationibus, 1609) kaj kemio (De distillatione, 1610). Lia verko pri manlegado aŭ "Chirofisonomia", skribita en 1581, estos publikigita nur multe da tempo post lia morto, en 1677.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]