Galeno de Pergamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Galeno de Pergamono)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Galeno (apartigilo)
Galeno de Pergamo
Claudius Galenus (1906) - Veloso Salgado.png
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 129
en Pergamo, Roma regno
Morto ĉirkaŭ 216
en Romo, Roma regno
Etno grekoj [#]
Lingvoj antikva greka lingvo [#]
Loĝloko Pergamo [#]
Ŝtataneco Roma regno [#]
Familio
Patro Aelius Nicon [#]
Profesio
Okupo kuracisto-verkisto • kirurgo • biologo • neŭrosciencisto [#]
Laborkampo medicinoanatomio [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Galeno el Pergamo (greke Κλαύδιος Γαληνός aŭ simple Γαληνός, Galenos, latine Clarissimus Galenus, Aelius GalenusClaudius Galenus; naskiĝinta ĉirkaŭ la jaro 129 en Pergamo; mortinta ĉirkaŭ 200 ĝis 216 en Romo)[1] estis antikva greka kuracisto, kirurgo, filozofo kaj anatomo en la Roma Imperio.[2][3][4] Konsiderita la plej plenuminta el ĉiuj medicinaj esploristoj el la Antikveco, Galeno influis la disvolvigon de variaj sciencaj fakoj, kiaj la anatomio,[5] fiziologio, patologio,[6] farmakologio,[7] kaj neŭrologio, same kiel ĉe filozofio[8] kaj logiko.

Li estis la filo de Elio Nikon, riĉa arkitekto kun sciencaj interesoj; Galeno ricevis kompletan edukon kiu preparis lin por sukcesa kariero kiel kuracisto kaj filozofo. Naskiĝinta en Pergamo (nuntempa Bergama, Turkio), Galeno veturis amplekse, eksponante sin mem al ampleksa vario de medicinaj teorioj kaj malkovroj antaŭ setliĝi en Romo, kie li zorgis pri elstaraj membroj de la romia socio kaj finfine li ricevis la postenon de persona kuracisto de kelkaj imperiestroj.

Galeno edukiĝis sub greka influo kaj je la etoso de unu de la plej gravaj temploj dediĉitaj al Asklepio. Li studis medicinon kun du sekvantoj de Hipokrato: Strakonio kaj Satiro, kaj poste vizitis la lernejojn de medicino de Smirno, Korinto kaj Aleksandrio. Fine li veturis al Romo kie lia famo kiel kuracisto de gladiatoroj ebligis, ke li estis elektita persona kuracisto ekzemple de la imperiestro Marko Aŭrelio. Liaj vidpunktoj dominis la sciencon de la medicino en Eŭropo laŭlonge de pli ol mil jaroj. Foje oni atribuis al li la nomon de Klaŭdo en la Mezepoko, sed tio ŝajne estis historia eraro kiu estis solvita en la Moderna Epoko.

La kompreno de Galeno pri anatomio kaj medicino estis influita ĉefe de la tiam dominanta teorio de humorismo (konata ankaŭ kiel teorio de la kvar humoroj: nome nigra galo, flava galo, sango kaj flegmo aŭ mukaĵo), kiel jam estis asertita de pli antikvaj grekaj kuracistoj kiaj Hipokrato. La komprenoj de Galeno dominis kaj influis sur la medicina scienco de Okcidento dum pli ol 1 300 jaroj. Lia anatomia informaro estis bazita ĉefe sur la dissekco de simioj. Tamen, kvankam dissekcante ilin li malkovris, ke iliaj vizaĝaj esprimoj estas tro multe kiel tiuj de homoj, li turnis sin al aliaj animaloj, speciale al porkoj. La tialo por uzi animalojn por studi la homan korpon rilatis al la fakto ke la dissekco kaj vivisekcio de homoj estis tre strikte malpermesitaj tiame. Galeno plej verŝajne kuraĝigis siajn studentojn rigardi al mortintaj gladiatoroj aŭ aliaj forĵetitaj korpoj por esti plej bone informitaj pri la homa korpo. La plej fama eksperimento de Galeno kiun li plenumis en publiko estis tiu de la grunta porko. La eksperimento de la grunta porko konsistis en la fakto ke Galeno eltranĉis porkon, kaj dum la tranĉomalfermo li eltranĉis la nervon, aŭ voĉajn kordojn, montrante, ke ili kontrolis la gruntofaradon. Lia anatomia sciaro restis sendisputa ĝis 1543, kiam presitaj priskriboj kaj ilustraĵoj de homaj disekcoj estis publikigitaj en la mejloŝtona verko De humani corporis fabrica de Andreo Vesalio[9][10] en kiu la fiziologia teorio de Galeno estis kongruigita kun tiuj novaj observoj.[11] Ekzemple la teorio de Galeno pri la fiziologio de la cirkula sistemo restis sendefia ĝis ĉirkaŭ 1242, kiam Ibn al-Nafis publikigis sian libron Ŝarh taŝrih al-kanun li’ Ibn Sina (Komentaro pri anatomio de la Avicena Kanono), en kiu li informis pri sia malkovro de la pulma cirkulado.[12]

Galeno vidis sin mem kiel kaj kuracisto kaj filozofo, kiel li verkis en sia traktaĵo titolita Plej bona kuracisto estas ankaŭ filozofo.[13][14][15] Galeno estis tre interesata en la debato inter la raciisma kaj la empiriisma medicinaj skoloj,[16] kaj lia uzado de rekta observado, dissekco kaj vivisekcio reprezentas kompleksan mezan kampon inter la ekstremoj de tiuj du apartaj vivorigardoj.[17][18][19] Mulatj el liaj verkoj estis konservitaj kaj/aŭ tradukitaj el la greklingva originalo, kvankam multaj estis detruitaj kaj oni supozas, ke kelkaj al li atribuitaj estis ne ĝuste atribuitaj. Kvankam estas ioma debato pri la dato de lia morto, li estis almenaŭ sepdekjarulo kiam li mortis.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Galeno, portreto fare de Georg Paul Busch en la 18a jarcento.

Frua vivo 129–161[redakti | redakti fonton]

La nomo de Galeno Γαληνός, Galēnos venas el la adjekto "γαληνός", "trankvila".[20]

Galeno rakontis mem sian fruan vivon en Pri la afekcioj de la emesno. Galeno naskiĝis en la antikva greka Pergamono en Malgrandazio (la nuntempa Turkio) en septembro de la jaro 129.[4]. La urbo inter alie famis pro templo por la kuraca dio Asklepio. Lia patro, la arkitekto kaj konstruisto Elio Nikon, riĉa patricio, komence instruis lin en sia interesoj pri aristotela filozofio, matematiko, logiko, astronomio, agrikulturo, literaturo kaj biologio. Galeno priskribis sian patron kiel "tre amikebla, justema, bona kaj bonfara homo". En tiu tempo Pergamono (nuntempa Bergama, Turkio) estis grava kultura kaj intelektula centro, fama pro sia biblioteko, dua nur post tiu de Aleksandrio,[21][22] kaj altiris filozofojn kaj stoikismajn kaj platonismajn, kiuj jam influis al Galeno estanta 14-jaraĝa. Liaj studoj aliris ankaŭ al ĉiuj el la ĉefaj filozofiaj sistemoj tiamaj, kiel aristotelismo kaj epikurismo. Lia patro estis planinta tradician karieron por Galeno en filozofio aŭ politiko kaj zorgis enkonduki lin al literaturaj kaj filozofiaj influoj. Tamen, Galeno asertis, ke ĉirkaŭ la jaro 145 lia fatro havis sonĝon en kiu la dio Asklepio (Aesculapius) aperis kaj ordonis Nikonon sendi sian filon studi medicinon. Denove li ricevis ĉiujn rimedojn kaj post sia pli frua liberala edukadon, estante 16-jaraĝa li ekfaris studojn en la prestiĝa loka sanktejo aŭ Asklepiejon dediĉitan laŭnome al Asklepio, dio pri medicino, kiel θεραπευτής (therapeutes, aŭ helpanto) dum kvar jaroj. Tie li venis sub la influo de homoj kiel Ajsĥrion de Pergamo, Stratoniko kaj Satiruso. Asklepiejo funkciis kiel ripozejo aŭ sanatorio al kiu malsanuloj venis ricevi la helpon de la pastraro. Pacientoj flegiĝis kaj kuraciĝis en la templo Asklepiejon kaj la dio Asklepio laŭ la tiama kredo helpis al la kuracistoj. Romanoj oftis en la templo en Pergamo serĉe de medicina kuracado de malsanoj kaj malordoj. Ĝi estis ankaŭ favorata destino de gravuloj kiel Klaŭdjo Ĥaraks la historiisto, Eljo Aristido la oratoro, Polemono de Laodiceo la sofisto, kaj Kuspjo Rufino la Konsulo.[4]

Galeno dissekcante simion, imagita de Veloso Salgado en 1906.

La patro de Galeno mortis en 148, lasante Galenon sendependa kaj riĉa estante 19-jaraĝa. Li tiam sekvis la konsilon de la instruaro de Hipokrato[23] kaj veturis kaj studis amplekse al destinoj kiaj Smirno (nuntempa Izmiro), Korinto, Kreto, Kilikio (nuntempa Çukurova), Kipro, kaj finfine la granda medicina lernejo de Aleksandrio. Jam ekde la 17-a vivjaro li precipe okupiĝis pri medicino, studis en la proksimeco de Izmiro kaj multe vojaĝis, ekzemple en aĝo de 19 jaroj al Aleksandrio, tiuepoke la monda centro pri medicino kaj la sola loko de la antikva epoko, kie sciencistoj anatomie ekzamenis homajn mortintojn. Li amplekse legis en la manuskriptoj kaj desegnaĵoj de la fama Biblioteko de Aleksandrio.

En 157-158 estante 28-jaraĝa li revenis al Pergamono, estis kuracisto de la lokaj gladiatoroj kaj samtempe havis praktikejon, kiu pro lia bona renomo estis plena je pacientoj. Dum la Olimpikaj Ludoj li klinike ekzamenis la atletojn kaj studis la vundiĝojn de la sportistoj senpere post ilia ekesto. Kiel kuracisto de la gladiatoroj de la Alta Pastraro de Azio li estis unu el la plej influaj kaj riĉaj homoj de Azio. Galeno asertis. ke la Alta Pastraro elektis lin super aliaj kuracistoj post li eltripigis simion kaj defiis la aliajn kuracistojn ripari la damaĝon. Kiam ili malakceptis, Galeno mem plenumis la kirurgion kaj tiel li atingis la favoron de la Alta Pastraro de Azio. Dum siaj kvar jaroj tie, li lernis la gravon de dieto, bonfizika stato, higieno kaj preventaj zorgoj, same kiel de anatomio de vivuloj, kaj de traktado de frakturoj kaj akraj traŭmatoj, referencante vundojn kiel la "fenestroj al la korpo". Nur kvin mortoj okazis inter la gladiatoroj dum lia tempo en la posteno, kompare kun ses dek en la tempo de lia postenantaŭulo, rezulto kiu ĝenerale estis atribuita al la atento kiun li dediĉis al iliaj vundoj. Samtempe li sekvis studiojn pri teoria medicino kaj filozofio.[4][24][25][26]

Matura vivo 162–217[redakti | redakti fonton]

Moderna statuo de Galeno en lia naskurbo, Pergamo.

Ekde la jaro 161-162 Galeno laboris en Romo kaj post la kuraco de la altestimata filozofo Eudemos iĝis kuracisto de la romia nobelaro. Lia senpacienco metis lin en konflikton kun aliaj doktoroj kaj li sentis sin minacata de ili. Liaj atingoj tie kontraŭis la malplej lertajn kaj plej konservemajn kuracistojn de la urbo. Kiam la malamikeco de Galeno al la romaj medicinpraktikistoj akriĝis, li timis, ke li povas esti ekzilita aŭ eĉ venenigita, li lasis la urbon.[27] Kvin jarojn post sia alveno, probable ankaŭ pro pesta epidemio en la romia ĉefurbo li denove revenis al Pergamono kaj reprenis la antaŭan postenon de gladiatora kuracisto.

Rome engaĝiĝis en eksterlandaj militoj en 161; Marko Aŭrelio kaj lia kolego Lucio Vero estis en la nordo luktante kontraŭ la Markomanoj.[28] Dum la aŭtuno de 169 kiam la romiaj trupoj estis revenante al Aquileia, granda plago eksplodis, kaj la imperiestro petis al Galeno reveni al Romo. En 169 li laŭ peto de la romia imperiestro Marko Aŭrelio vojaĝis al Aquileia, kaj studis malsanon epidemie afektanta la tiean soldataron. Laŭ lia preciza priskribo de la simptomoj eblas dedukti, ke temis pri epidemio de variolo. Poste oni ordonis al li akompani Markon kaj Veron al Germanio kiel kortega kuracisto. La venontan printempon Marko estis konvinkita liberigi Galenon post ricevi informon ke Asklepio estis kontraŭ la projekto.[29] Ekde la sekva jaro, 169, li en Romo estis la persona kuracisto de la filo kaj heredanto de la imperiestro, nome Komodo, pli poste supozeble ankaŭ de la imperiestro Septimo Severo. Li estis tie en la kortego kie Galeno verkis etende pri medicinaj temoj. Ironie, Lucio Vero mortis en 169, kaj Marko Aŭrelio mem mortis en 180, ambaŭ viktimoj de la plago.

Galeno estis la kuracisto de Komodo dum multo de la vivo de la imperiestro kaj traktis liajn malgravajn malsanojn. Laŭ Dio Kasio 72.14.3–4, ĉirkaŭ la jaro 189, dum la regado de Komodo, okazis plago kiu en sia pinto mortigis 2 000 personojn tage en Romo. Tiu estis plej verŝajne la sama plago kiu frapis Romon dum la regado de Marko Aŭrelio.[29] Galeno iĝis ankaŭ la kuracisto de Septimo Severo dum lia regado en Romo. Galeno plenumis la dezirojn de Severo kaj de Karakalo liverante drogojn por iliaj amikoj kaj menciis tri okazojn en kiuj ili estis uzitaj en 198.[30]

Galeno interesiĝis ankaŭ pri religio. Pri judoj kaj kristanoj, ekzemple, li trovis ke ili similas al "filozofoj" sed ke al ili mankas elementoj de la sciaro ĉar ankoraŭ ili ne ellaboris la enhavon de la sia religio.

La Antonina Plago[redakti | redakti fonton]

La 'Galena' grupo de kuracistoj en bildo el la Viena Dioskorido; li estas montrita supre centre.

La Antonina Plago estis tiel nomita laŭ la familinomo de Marko Aŭrelio nome Antonino. Oni konas ĝin ankaŭ kiel la Plago de Galeno kaj ĝi ludis gravan rolon en la historio de medicino pro sia asocio kun Galeno. Li havis proksimegan konon pri la malsano, kaj estis en Romo dum la unua eksplodo en la jaro 166, kaj estis tie ankaŭ en la vintro de 168–69 dum alia epidemia eksplodo inter trupoj kantonmentigitaj en Aquileia. Li jam havis esperton pri la epidemio, kaj referencis ĝin kiel tre longdaŭra, kaj priskribis ties simptomojn kaj traktadon. Bedaŭrinde liaj referencoj al la plago estas disaj kaj mallongaj. Galeno ne estis klopodanta prezenti priskribon de la malsano kiu povis esti rekonita en futuraj generacioj; Li estis pli interesata en la traktado kaj en la fizikaj efikoj de la malsano. Por ekzemplo, en siaj skriboj pri junulo suferanta la plagon, li koncentriĝis al la traktado de internaj kaj eksteraj ulceroj. Laŭ Niebuhr, "tiu plago devis agadi per nekredebla furio; ĝi okazigis nenombreblajn viktimojn. La antikva mondo neniam rekuperiĝs el la frapego fare de la plago kiu vizitis ĝin dum la regado de M. Aurelius."

La mortindico de la plago estis 7–10 procento; la eksplodo de 165–168 eble okazigis proksimume 3.5 ĝis 5 milionojn da mortoj. Otto Seeck kredis, ke ĉirkaŭ duono de la loĝantaro de la imperio mortis. J. F. Gilliam kredis, ke la Antonina plago probable okazigis pli da mortoj ol ajna alia epidemio dum la imperio antaŭ la mezo de la 3a jarcento.[29] Kvankam la priskribo de Galeno estas nekompleta, ĝi sufiĉas por ebligi firman identigon de la malsano kiel variolo.

Galeno notas, ke la ekzantemo kovris la tutan korpon de la viktimo kiu estis kutime nigra. La ekzantemo iĝis pli akra kaj krusteca kie ili ne estas ulcerado. Li asertis, ke tiuj kiuj poste survivos disvolvigis nigran ekzantemon. Laŭ Galeno, ĝi estis nigra pro la restanta sango putriĝinta en febra veziko kiu estis pustula. Liaj verkoj asertas, ke starigitaj pustuloj estis en la Antonina plago, kutime en la formo de vezika erupcio. Galeno asertas, ke la haŭta erupcio estis simila al tiu kiu priskribis Tucidido. Galeno priskribis simptomojn de la digesta aparato el pacienta diareo kaj fekaĵoj. Se la fekaĵo estis tre nigra, la paciento mortis. Li diras, ke la kvanto de nigraj fekaĵoj variis. Tio dependis el la severeco de intestaj vundoj. Li observis, ke en okazoj en kiuj la fekaĵoj ne estis nigraj, la nigraj ekzantemoj aperis. Galeno priskribis la simptomojn de febro, vomado, haladza spirado, kataro, tuso, kaj ulcerado de la laringo kaj trakeo.[29]

Eŭdemo[redakti | redakti fonton]

Eŭdemo de Rodoso en detalo de la La Lernejo de Ateno de Raffaello.

Kiam la peripatetisma filozofo Eŭdemo malsaniĝis pro kvartana febro, Galeno devis trakti lin "ĉar li estis mia instruisto kaj hazarde mi loĝis apude."[31] Galen verkis: "Mi revenu al la kazo de Eŭdemo. Li estis akre atakita de la tri atakoj de kvartana febro, kaj la doktoroj estis rezignintaj pri li, ĉar ĝi estas nun meza vintro."[32] Kelkaj romiaj kuracistoj kritikis Galenon pro sia uzado de la prognozo en sia traktado de Eŭdemo. Tiu praktiko konfliktis kun la tiam reganta zorgonormo, kiu fidis en divenado kaj mistikismo. Galeno kontraŭatakis siajn atakantojn defendante siajn proprajn metodojn. Garcia-Ballester citas Galenon dirante: "Por diagnozo, oni devas observi kaj racii. Tiu estis la bazo de liaj kritikoj kontraŭ la doktoroj kiuj procedis laŭ alogos kaj askeptos."[33] Tamen, Eŭdemo avertis Galenon, ke eniri en konflikto kun tiuj kuracistoj povus konduki al lia murdo. "Eŭdemo diris tion, kaj pli de la sama efiko; li aldonis, ke se ili ne estus kapablintaj damaĝi min per senskrupula konduto ili turnos sin al klopodoj de venenigo. Inter aliaj aferoj li diris al mi, ke antaŭ ĉirkaŭ dek jaroj, junulo estis veninta al la urbo kaj estis doninta, kiel mi, praktikajn montrojn de la rimedoj de nia arto; tiu junulo estis ĝismorte venenigita, kune kun du servistoj kiuj estis akompanantaj lin."[34]

Garcia-Ballester diris la jenon pri la uzado de Galeno de la prognozo: "En moderna medicino, ni kutime distingas inter la diagnoza pritakso (la scienca sciaro pri tio kion paciento havas) kaj la prognoza pritakso (la supozo pri tio kio okazos al li). Por Galeno, kompreni klinikan kazon teknike, ‘diagnozi’, estis, inter aliaj aferoj, koni kun pli granda aŭ malgranda certeco la rezulton por la paciento, ‘prognozi’. Prognozo, tiam, estas unu el la esencaj problemoj kaj plej gravaj celoj de la diagnozo ĉe Galeno. Galeno estis interesata por distingi prognozon el divenado aŭ profeteco, ambaŭ por plibonigi diagnozon teknike kaj por plibonigi la reputacion de la kuracisto."[35]

Morto[redakti | redakti fonton]

La verko de la 11-a jarcento nome Suido asertas, ke Galeno mortis je la aĝo de 70, kio metis lian morton en ĉirkaŭ la jaro 199. Tamen, estas referenco en la traktaĵo de Galeno "El Teriaj al Pisono" (kiu tamen povus esti falsa atribuo) al okazaĵoj de la jaro 204. Estas ankaŭ asertoj en arabaj fontoj[36] ke li mortis en Sicilio je aĝo de 87, post 17 jaroj de studo de medicino kaj de 70 de ties praktiko, kio signifus, ke li mortis ĉirkaŭ 217. Laŭ tiuj fontoj, la tombo de Galeno en Palermo estis ankoraŭ konservata en la deka jarcento. Nutton[37] kredas, ke "El Teriaj al Pisono" estas aŭtenta, ke la arabaj fontoj estas ĝustaj, kaj ke Suido estis erare interpretinta la 70 jarojn de la kariero de Galeno en la araba tradicio referante tion al lia tuta vivodaŭro. Boudon-Millot[38] pli malpli konkurencas kaj favoras daton de 216.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Galeno, portreto de nekonata artisto.
Pergameni De Hippocratis et Platonis decretis.
De curandi ratione.

La ĉefa verko de Galeno latine nomiĝas "methodi medendi" – ĝi konsistas el 16 libroj. La gvida penso de la verko estas montri ke ĉiuj okazaĵoj en la naturo kaj en la homo plenumas difinitan celon.

Laŭ li ekzistas "kvar elementoj": fajro, tero, aero kaj akvo; "kvar sukoj": sango, ŝlimo, flava galo kaj nigra galo, "kvar kvalitoj": varmeco, malvarmeco, humideco kaj sekeco, kaj "kvar gustokvalitoj": dolĉa (sango), sala (ŝlimo), amara (flava galo) kaj acida respektive akra (nigra galo).

La homo laŭ lia kompreno estas unuo de korpo kaj animo, kiu duflanke povus esti influata – unuflanke de la metafiziko, kaj aliflanke de la materio. Lia medicino celu la laŭeblan ekvilibron de la "sukoj" kaj "kvalitoj" (ideala ekvilibro ne atingeblu).

Liajn kuracilojn li grupigis en "elementajn" (havas nur unu el la kvar kvalitoj), "kombinitajn" (havu du kvalitojn – ĉefan kaj flankan efikon) kaj "specifajn" (por "specialaj kazoj": kuracilojn vomigajn, ŝvitigajn, diareigajn, urinigajn).

In sia verko Galeno sintezigis du dum jarcentoj konkurencajn medicinajn konceptarojn:

  • la "empiria" tradicio fondiĝis de Hipokrato dum la 5-a antaŭkrista jarcento. Tiu konceptaro estis eksplicite ne-anatomia, prognoza kaj konsideris nur la analizon de simptomoj kaj ilia ŝanĝo post apliko de kuraciloj. En la homa korpo aparte konsideriĝis la korpaj likvaĵoj kaj ilia ekvilibro.
  • la "dogma" tradicio baziĝis sur la medicino de la antikva urbo Aleksandrio de la 3-a antaŭkrista jarcento. Tiu konceptaro fokusigis la fiksajn erojn de la korpo, tiujn per anatomia esploro troveblajn post homa morto. La simptomoj de paciento konsideriĝis sekvo de anatomiaj ŝanĝiĝoj.

Pro sia sintezo de la du antikvaj medicinaj konceptaroj Galeno ĝis la Renesanco iĝis fundamenta aŭtoritato pri la scienco medicino. Liaj preskaŭ 400 verkoj ĝis la 17-a jarcento kaj parte pli poste estis la fundamento de la medicino en Eŭropo. Post lia morto, la verkoj fare de Oribasius (326-403) kolektiĝis en 70 libroj.

Multaj el la konceptoj de Galeno pri la homa anatomio tamen estis falsaj, ĉar li anatomie ekzamenis mortintajn pigojn, simiojn kaj hundojn, kaj transferis la ekkonojn al la homa anatomio. Dum jarcentoj oni opiniis la esplorojn de Galeno kompletaj, tial ke oni ne kontrolis ilin. La medicinisto Vesalius dum la 16-a jarcento estis la unua, kiu ekkonis ke Galeno probable neniam anatomie ekzamenis homon. La laboroj de Vesalius el la 1540-aj jaroj revivigis la anatomian esploradon.

Tamen iuj el liaj bazaj konceptoj ankoraŭ validas dum la medicino de la 21-a jarcento. Ekzemple ankoraŭ validaj estas la - de Celsus unuafoje priskribitaj kaj de Galeno kompletigitaj – ĉefaj signoj de inflamo:

  • Rubor (ruĝiĝo)
  • Calor (trovarmeco)
  • Tumor (ŝveliĝo)
  • Dolor (doloro)
  • Functio laesa (funkcia lezo, ne kompleta funkcio)

Galeno inter multaj aliaj trovoj estis la unua, kiu sisteme priskribis la psikosomatikan malsanon Hipoĥondrio.

Atingoj de Galeno al la medicino[redakti | redakti fonton]

  • Li pruvis kiel diversaj muskoloj estas kontrolataj de la mjelo.
  • Li identigis sep parojn de cerbaj nervoj.
  • Li pruvis ke estas la cerbo la organo dediĉita al la kontrolo de la voĉo.
  • Li pruvis la funkciojn de la reno kaj de la veziko.
  • Li pruvis ke tra la arterioj cirkulas sango, kaj ne aero (kiel estis kredantaj Erazistrato kaj Herofilo de Kalcedono).
  • Li malkovris diferencojn strukturajn inter vejnoj kaj arterioj.
  • Li priskribis la valvoj de la koro.
  • Li priskribis diversajn infektajn malsanojn (kiaj la pesto de la jaroj 165-170) kaj ties propagado.
  • Li atribuis grandan gravon al la metodoj de konservado kaj preparado de kuraciloj, bazo de la nuntempa galena farmacio.
  • Lia traktaĵo Pri la diagnozo de la sonĝoj (De Dignotione ex Insomnis Libellis, en latina) priskribas la sonĝoj kaj afirmas ke tiuj povas estis respegulo de la suferoj de la korpo.[39]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Galen" en Collins English Dictionary. Alirita la 12an de junio 2020.
  2. "Life, death, and entertainment in the Roman Empire". David Stone Potter, D. J. Mattingly (1999). University of Michigan Press. p. 63. ISBN 0-472-08568-9
  3. "Galen on bloodletting: a study of the origins, development, and validity of his opinions, with a translation of the three works". Peter Brain, Galen (1986). Cambridge University Press. p.1. ISBN 0-521-32085-2
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Nutton Vivian (1973). “The Chronology of Galen's Early Career”, Classical Quarterly 23 (1), p. 158–171. doi:10.1017/S0009838800036600. 
  5. Galen on the affected parts
  6. Autopsy Pathology: A Manual and Atlas, Andrew J. Connolly,Walter E. Finkbeiner,Philip C. Ursell,Richard L. Davis
  7. Galen on pharmacology
  8. Galen on the brain
  9. Andreas Vesalius (1543). De humani corporis Fabrica, Libri VII (en Latino). Bazelo, Svisio: Johannes Oporinus. Alirita la 12an de junio 2020.
  10. O'Malley, C., Andreas Vesalius of Brussels, 1514–1564, Berkeley: University of California Press
  11. Siraisi, Nancy G., (1991) Girolamo Cardano and the Art of Medical Narrative, Journal of the History of Ideas. pp. 587–88.
  12. West, John (1985). "Ibn al-Nafis, the pulmonary circulation, and the Islamic Golden Age". Journal of Applied Physiology. 105 (6): 1877–1880. doi:10.1152/japplphysiol.91171.2008. PMC 2612469. PMID 18845773. Alirita la 12an de junio 2020.
  13. Claudii Galeni Pergameni. (1992) Odysseas Hatzopoulos: "That the best physician is also a philosopher" kun moderngreka traduko. Ateno, Grekio: Odysseas Hatzopoulos & Company: Kaktos Editions.
  14. Theodore J. Drizis (Fall 2008). “Medical ethics in a writing of Galen”, Acta Med Hist Adriat 6 (2), p. 333–336. Alirita 7a de aŭgusto 2010.. 
  15. Brian, P., 1977, "Galen on the ideal of the physician", South Africa Medical Journal, 52: 936–938 pdf
  16. Frede, M. kaj R. Walzer, 1985, Three Treatises on the Nature of Science, Indianapolis: Hacket.
  17. De Lacy P (1972). “Galen's Platonism”, American Journal of Philosophy 1972 (1), p. 27–39. doi:10.2307/292898. 
  18. Cosans C (1997). “Galen's Critique of Rationalist and Empiricist Anatomy”, Journal of the History of Biology 30 (1), p. 35–54. doi:10.1023/a:1004266427468. 
  19. Cosans C (1998). “The Experimental Foundations of Galen's Teleology”, Studies in History and Philosophy of Science 29, p. 63–80. doi:10.1016/s0039-3681(96)00005-2. 
  20. γαληνός, Henry George Liddell, Robert Scott, A Greek-English Lexicon, en Perseus Digital Library
  21. Arthur John Brock (tradukisto), Introduction. Galen. On the Natural Faculties. Edinburgh 1916
  22. Metzger BM. New Testament Studies: Philological, Versional, and Patristic. BRILL 1980 (ISBN 90-04-06163-0) (ISBN 978-90-04-06163-7)
  23. "Hippocrates Collected Works I". daedalus.umkc.edu. Alirita la 12an de junio 2020.
  24. Ustun C. Galen and his anatomic eponym: Vein of Galen. Clinical Anatomy Volume 17 Issue 6 454–457, 2004;
  25. Galen. (7 March 2018) Galen on Food and Diet. Psychology Press. ISBN 9780415232333.
  26. Gleason, M. Making Men: Sophists and Self-Presentation in Ancient Rome. Princeton 1995
  27. D.E. Eichholz, 1951, Galen and His Environment, Greece & Rome 20 no. 59, Cambridge University Press, p. 60–71
  28. Elizabeth C. Evans, 1956, Galen the Physician as Physiognomist, American Philological Association
  29. 29,0 29,1 29,2 29,3 R.J. Littman kaj M.L. Littman, 1973 Galen and the Antonine Plague, The American Journal of Philology 94 no. 3, p. 243–255
  30. D.E. Eichholz, 1951, Galen and His Environment, Greece & Rome 20 no. 59, Cambridge University Press, pp. 60–71
  31. Luis Garcia-Ballester, 2002, Galen and Galenism, Burlington: Ashgate-Variorum, p. 1641
  32. Arthur John Brock, 1929, Greek Medicine, London: J.M. Dent and Songs, Ltd., p. 207.
  33. Luis Garcia-Ballester, 2002, Galen and Galenism, Burlington: Ashgate-Variorum, p. 1663
  34. Arthur John Brock, 1929, Greek Medicine, London: J.M. Dent kaj Songs, Ltd., p. 212.
  35. Luis Garcia-Ballester, 2002, Galen and Galenism, Burlington: Ashgate-Variorum, p. 1640
  36. Amari, M. Biblioteca Arabo-sicula, 2a vol., Loscher, Turin, Rome, p. 503-504.
  37. Nutton V. Ancient Medicine. Routledge, 2004 226–7
  38. Boudon-Millot V (eld. kaj trad.) Galien: Introduction générale; Sur l'ordre de ses propres livres; Sur ses propres livres; Que l'excellent médecin est aussi philosophe Paris: Les Belles Lettres. 2007, LXXVII-LXXX
  39. Vidu On Diagnosis from Dreams, traduko al angla de la teksto galenia prilaborita de L. Pearcy, [www.medicinaantiqua.org.uk], citita de D. Todman en A History of Sleep Medicine, en [1].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Traduko de kelkaj liaj verkoj en hispana (por ekzemplo)[redakti | redakti fonton]

  • Galeno, Claudio (2010). Del uso de las partes. Editorial Gredos. Madrid. ISBN 978-84-249-1732-6.
  • – (2003). Sobre las facultades naturales: las facultades del alma siguen los temperamentos del cuerpo. Editorial Gredos. Madrid. ISBN 978-84-249-2395-2.1
  • – (2002). Procedimientos anatómicos. Editorial Gredos. Madrid. ISBN 978-84-249-2367-9.
  • – (2002). Tratados filosóficos y autobiográficos. Editorial Gredos. Madrid. ISBN 978-84-249-2342-6.
  • – (1997). Sobre la localización de las enfermedades. Editorial Gredos. Madrid. ISBN 978-84-249-1888-0.

Studoj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Galen en la angla Vikipedio.