Gian Giorgio Trissino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gian Giorgio Trissino
(1478-1550)
bildo de Gian Giorgio Trissino farita de Vincenzo Catena (1470–1531)
bildo de Gian Giorgio Trissino farita de Vincenzo Catena (1470–1531)
Persona informo
Naskiĝo 8-a de julio1478
en Viĉenco, Flago-de-Italio.svg Italio
Morto 8-a de decembro 1550
en Romo, Flago-de-Italio.svg Italio
Lingvoj itala lingvo [#]
Alma mater Universitato de Milano, Universitato de Ferrara
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Johano Georgo Trisino (1478-1550) estis itala humanisto, filozofo, poeto, lingvisto, diplomato kaj gramatikisto. Li estis unu el la plej elstaraj beletristo en la unua duono de la 16-a jarcento. Naskita de riĉa patricia familio, li studis la grekan en Milano ĉe Demetro Ĥalkokondilo (1423-1511) kaj filozofion ĉe Niccolò Leoniceno (1428-1524) en Ferrara kaj vizitadis la beletran cirklon de Makiavelo en Florenco antaŭ ol definitive establiĝi en Romo. Tie li asociiĝis al la humanisto Pietro Bembo, fariĝis intima amiko de Giovanni Rucellai la 2-a (1475-1525) kaj laboris ĉe la papoj Leono la 10-a (1475-1521) kaj Klemento la 7-a (1478-1534).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Frontispico de la verko "Castellano" ornamita per grekaj kaj latinaj literoj

Lia avo Giangiorgio batalis en la unua duono de la 15-a jarcento kontraŭ la kondotiero Niccolò Piccinino (1386-1444), kiu serve de la Vicgrafoj de Milano invadis kelkajn viĉencajn teritoriojn kaj rekonkeris la Valo de Trissino, apartenanta al siaj praavoj. Lia patro Gaspare Trissino (1448-1487) ankaŭ estis militisto kaj kolonelo serve de la Venecia Respubliko kaj edziĝis al Cecilia Bevilacqua, devenanta de nobela familio el Verono, en 1468. Li havis unu fraton (Ĝirolamo, kiu mortis tre frue) kaj tri fratinojn, nome, Antona (m. 1516), Maddalena (1512) edziĝinta al Antonio degli Obizzi, kaj Elizabeta (m. 1515), benediktana monaĥino kies religia nomo estis Febronja.

En la 19-a de novembro 1494 li edziĝis al Giovanna, iu malproksima kuzino, filino de la juĝisto Francesco Trissino, kiu donis al li kvin infanoj, nome, Cecilja (kiu naskiĝis en 1495 kaj vivis 20 tagojn), Gaspare (naskito en 1497 kaj vivis nur 10 tagojn), Francesco (1500-1514), Vincenzo (naskito en 1502 kaj vivis ankaŭ 10 tagojn) kaj Giulio (1504-1576), kiu restis iom da tempo en la kortego de la papo Klemento la 7-a, kaj fariĝis presbitero en la Katedralo de Viĉenco, sed poste, iĝis suspektito je simpatio pri la kalvinisma fido. Lia edzino Giovanna mortis en la 12-a de aprilo 1505.

Inter la fino de la 15-a jarcento kaj la unuaj jardekoj de la 16-a jarcento, Johano Georgo Trisino entreprenis diversajn vojaĝojn inter Venecio, Bolonjo, Mantovo, Florenco kaj Romo, kie li falis en la simpatio de la papoj Leono la 10-a, Klemento la 7-a kaj finfine Paŭlo la 3-a. La pontifiko lin sendis kiel ambasadoro apud la doĝo de Venecio, la kortego de la Gonzaga-oj kaj super ĉio ĉe la imperiestroj Maksimiliano la 1-a kaj poste Karlo la 5-a. Do li ofte vojaĝis inter Germanio kaj Romo, servinte kiel ambasadoro al diversaj soveranoj.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Historio de la litero "J"

Kaj la litero "i" kaj la litero "j" estis interŝanĝeblaj de la skribistoj por elesprimi la sonon kaj de vokalo kaj de konsonanto. Nur en 1524, iu itala humanisto, Johano Georgo Trisino, konata kiel la patro de la litero "j" faris klaran distingon inter la du sonoj. La kontribuo de Trisino estis grava ĉar li iam distingis la molan sonon de la litero "j" disde la grekan "Iesus", ia traduko de la hebrea "Yeshua" kaj la nun uzita "Jesuo". Tiele naskiĝis la litero "j" kiu ekprenis parton de la angla alfabeto en 1634.[1]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Hidden Treasure That Lies in Plain Sight 2: Examining King James, the ..., Jeremy Shorter
  2. McGraw-Hill Encyclopedia of World Drama: An International ..., Volume 4, Stanley Hochman, McGraw-Hill, inc
  3. Tutte le opere di Giovan Giorgio Trissino gentiluomo vicentino non ..., Volume 1, Gian Giorgio Trissino, Wenzel Daniel Gutwein, Alessandro cardinale Farnese,Leo 10., Lodovico Perini