Maŭzoleo de Gül Baba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La Maŭzoleo de Gül Baba estas tombokapelo de derviŝo Gül Baba en Hungario, en Budapeŝto. Ĝi estas la plej norda konstruaĵo de la islama kulturo, samtempe la sola turka pilgrimloko en la kristana parto de Eŭropo.

Aerfoto pri la maŭzoleo

Historio[redakti | redakti fonton]

Vivo de Gül Baba estas nebula por la historiistoj. Lia konstanta epiteto estas "patro de la rozoj". Supozeble li mortis en 1541 en Buda. Multaj opinias, ke eĉ Sulejmano la 1-a partoprenis en la funebra ceremonio. La maŭzoleo mem estis konstruita inter 1543 kaj 1548. Ekde tiam ĝi estas pilgrimcelo de turkoj. En 1686 la kristana armeo reokupis Buda-on, la maŭzoleon la jezuitoj akiris, ili trakonstruis ĝin al baroko. En 1790 la nova posedanto estis privato, en 1822 jam denove alvenis turkaj pilgrimantoj. En 1885 la Turka Imperio faris rekonstruajn laborojn, poste laŭ la neceso renoviĝoj okazis (la lasta en 2014 helpe de Turkio). En 1914 Hungario oficiale deklaris la maŭzoleon historia monumento.

Bildoj pri la maŭzoleo
maŭzoleo kun la skulptaĵo
la maŭzoleo
la kolona parto
la interna parto
la ornama puto
la maŭzoleo en 1910
la enirejo
Gül Baba


Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas en proksimeco de Margit-ponto sur monteto ĉe dekstra bordo de Danubo. La maŭzoleo estas okangula kun kupolo. La enirejo troviĝas en la orienta flanko. Interne meze la ĉerko etendiĝas. Nepre menciindas la panoramo al la Danubo.

Pli malgranda kopiaĵo de la konstruaĵo troviĝas en parko en Istanbulo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]