Maciej Kazimierz Sarbiewski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Maciej Kazimierz Sarbiewski

Maciej Kazimierz Sarbiewski (naskiĝis la 24-an de februaro 1595 en Sarbiew, mortis la 2-an de aprilo 1640 en Varsovio)- estis pola kaj litva poeto de la latina lingvo, Jezuito, nomita Horatius Christianus (Horacio kristana). Li estis unua pola poeto kiu estis fama en la tuta Eŭropo. La plej famaj verkoj= De perfecta poësi sive Vergilius et Homerus, Lyricorum libri IV et Lyricorum libri tres- estis publikigitaj multfoje en multaj landoj de Eŭropo. Sarbiewski obtenis titolon de poeta laureatus de papo Urbano la 8a. La ilustrinto de liaj verkoj estis inter aliaj Petro Paŭlo Rubens.