Madrigalejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Madrigalejo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Kacereso
Komarko Tierra de Trujillo
Poŝtkodo 10110
Politiko
Urbestro Sergio Rey Galán
Demografio
Loĝantaro 1 712  (2023) [+]
Loĝdenso 17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 8′ N, 5° 38′ U (mapo)39.1369301-5.6265772Koordinatoj: 39° 8′ N, 5° 38′ U (mapo) [+]
Alto 294 m [+]
Areo 101 km² (10 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Madrigalejo (Ekstremaduro)
Madrigalejo (Ekstremaduro)
DEC
Madrigalejo
Madrigalejo
situo en Ekstremaduro
Madrigalejo (Hispanio)
Madrigalejo (Hispanio)
DEC
Madrigalejo
Madrigalejo
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Madrigalejo [+]
vdr

Madrigalejo estas municipo kaj loĝloko de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumoregiono Ekstremaduro, al ties pli norda provinco Kacereso (Cáceres) kaj al la komarko Tierra de Trujillo. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 1 712 loĝantoj sur areo de 101 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 17 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas madrigaleños.

Situo[redakti | redakti fonton]

Madrigalejo estas situa en la centrorienta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Tierra de Trujillo, je altitudo de 294 m; je 97 km de Cáceres, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 101 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis en la areo setlejoj de antaŭromia epoko, de romia epoko kaj restaĵoj de una fortikaĵo de araba epoko. Sed la plej grava historia evento estas ke en tiu vilaĝo mortis la reĝo Fernando la Katolika. En moderna epoko, post la desamortización de Mendizábal,[?] la loĝantoj de la municipo rekuperis la posedaĵon de siaj teroj, ĝis tiam posedaĵoj de la Monaĥejo de Guadalupe.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Enspezofontoj estas precipe agrikulturo kaj brutobredado.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fernando la Katolika mortis en la nomata Domo de Santa María deklarita Monumento de Interés Cultural.

Krome estas la preĝejo de Sankta Johano Baptisto (16a jarcento), kun bela sonorilturo kaj retablo de stilo plateresko kun pentraĵoj de la stilo baroko, kaj la ermitejo de la Virgen de las Angustias, simpla sed zorgita baroka konstruaĵo de la 18-a jarcento. En la vilaĝo estas palacdomoj de fino de la 19a jarcento kaj komencoj de la 20-a jarcento.

En la ĉirkaŭaĵo estas belaj naturaj lokoj ĉe la rivero Ruecas kaj la akvorezervujo de Sierra Brava.