Monaĥejo de Guadalupe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Klostro de Guadalupe

La Reĝa Monaĥejo Sankta Maria de Guadalupe estas grava arkitektura kaj religia objekto ege simbola en la regiono de Ekstremaduro, Hispanio kaj de tie tiu simbolo kun la respektiva virgulino estis alporita al multaj lokoj de Latinameriko. Ekzemple en Meksikio ege gravas la adorado al Nia Damo de Gvadalupo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La legendo parolas pri trovo de virgulina skulptaĵo fine de la 13-a jarcento aŭ komence de la 14-a jarcento farita de paŝisto nome Gil Cordero. Oni supozas, ke tiu skulptaĵo estis iam en Romo kaj en Sevilo, ĝis kiam en 714, dum la islama invado, la skulptaĵo estis kaŝita ĉe la rivero Guadalupe, kiu ŝajne signifas "kaŝita rivero", kie restis ĝis ties malkaŝo.

Tie oni konstruis ermiton, ĉirkaŭ kiu setlis la unuaj loĝantoj de Guadalupe. La unuaj historiaj novaĵoj estas terdonacoj al tiuj praloĝantoj faritaj de la reĝo Alfonso la 11a en 1340, kiam Guadalupe dependis de la urbo Talavera de la Reina. En 1347 oni mencias la pranomon de la vilaĝo kiel Puebla de Santa María de Guadalupe. En 1349, la reĝo donas al la abato la titolo de Moŝto de la vilaĝo kio ekzistis ĝis 1820, kiam stariĝis la unua municipo. En 1833 ĝi iĝas parto de la provinco de Cáceres

En 1389 la monaĥejo estas sub la zorgo de monaĥoj jerónimos, ĝis 1835. Poste oni abandonis ĝis kiam en 1908 la Franciskanoj ricevis la monaĥejon. Dum la Hispana enlanda milito la monaĥejo estis batalejo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Fray Gonzalo de Illescas 1639 (235 x 290 cm.), Sakristio de la monaĥejo de Guadalupe

La grava Reĝa Monaĥejo de Nia Sinjorino de Guadalupe estis de jerónimos (14-a jarcento ), kun murego de fortikaĵo kaj markita stilo mudeĥaro, konstruita kun aldonaĵoj de gotiko, renesanco kaj baroko.

Ĝi enhavas jenajn interesajn vidindaĵojn:

La UNESCO inskribis la Monaĥejon de Guadalupe en la listo de la Monda Heredaĵo de UNESKO en 1993.