Guadalupe estas rivero en la aŭtonoma komunumo aŭ regionoEkstremaduro de Hispanio. Ĝi de dekstre enfluas la internacian riveron Gvadiano de Hispanio kaj Portugalio, kiu mem fluas al la Atlantiko. La rivero Guadelupe fontas en la montaro Sierra de Guadalupe, ankaŭ nomata Sierra de Villuercas, en alteco de 1157 metroj super la marnivelo. La fontejo proksimas al la loĝloko Guadalupe, donante sian nomon kaj al la urbo kaj al la kulturhistorie grava Monaĥejo de Guadalupe; kaj de tie al la multaj lokoj en la mondo kun tiu nomo Guadalupe ĉefe en Hispanameriko, sed ne nur. Post vojo de nur 40,5 kilometroj la rivero proksime de la loĝloko Valdecaballeros enfluas la riveron Gvadiano, subenirinte ĝis nivelo de 391 metroj super la marnivelo.