Egas Cueman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Egas CuemanEgas de Bruselo (Bruselo, unua duono de la 15a jarcento - Kastilio, 18-an de septembro 1495) estis skulptisto kaj arkitekto hispanflandra. La nomoj estas la rezulto de la kastiliigo de lia nomo en la nederlanda lingvo, kio ne tute klariĝis: Henri van Eyck,[1] aŭ Egas unuflanke (kastiliigo de la familinomo Eyck aŭ de Eycken)[2] kaj Cueman aliflanke (kastiliigo de la familinomo Koeman aŭ Koemann).[3]

Li alvenis al Kastilio kun siaj fratoj, kiuj en la dokumentaro de la epoko ricevas la nomojn de Hanequin de Bruselo kaj Antonio Martínez de Bruselo aŭ Antón Martínez de Bruselo. Kvankam lia plej aĝa frato, Hanequin, aperas citita ekde 1440, Egas ne estas citata ĝis 1453. Lia ĉefa verkaro apartenas al la regado de la Katolikaj Gereĝoj; kaj li estas konsiderata unu el tiuj artistoj de la nomita izabela stilo.

Li eklaboris kun sia frato Hanequin, kun kiu li realigis la kapelon de Álvaro de Luna en la katedralo de Toledo (kapelo de Santiago) kaj la skulptaĵojn de la pordego de la leonoj (ekde 1453); kaj en la Katedralo de Kvenko la seĝaron de la ĥorejo (aktuale en la Belmonte) kaj aliajn verkojn. Li estas ankaŭ la aŭtoro de la funebra skulptaĵo de la episkopo de Kvenko Lope de Barrientos, kiu estis en la hospitalo de la Piedad de Medina del Campo (Valladolid) kaj nun estas en la muzeo de Ferias de la sama urbo.

Inter liaj plej gravaj verkoj estas la tombo de Alonso de Velasco kaj lia edzino (1464-1476) en la Monaĥejo de Guadalupe, kie li laboris ekde 1458 (tombo de la prioro Gonzalo de Illescas); kaj la nune detruita de Pedro Girón en la kapelo de la kastelo de Calatrava la Vieja (konstruita de lia frato Hanequin). La ĉefa plinovigo de la tombejo de la grupo de la Velasco estas la preĝa sinteno de la figuroj, kion poste faros Diego de Siloé kaj aliaj skulptistoj.[4][5]

Kun Juan Guas li laboris denove en Toledo en 1485-1490 kaj ankaŭ en la Palaco Infantado (Guadalajara) kaj en la Monaĥejo Sankta Johano de la Reĝoj (ankaŭ en Toledo).

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alain Erlande-Brandenburg kaj Jean Mazenod, Arte gótico, AKAL, 1992, ISBN 844600044X, pg. 591.
  2. [1][2][3][4] La formo "Eycken" aluda al lia frato Hanequin de Bruselo:
    • Archivo español de arte, n. 81-84, Instituto Diego Velázquez, 1948, pg. 174: La identificación, basándose en una cierta similitud del nombre, tendría como base que el Jan van der Eycken se trocase en Hanequin o que el Eycken flamenco, por razones eufónicas, se convierta en Egas.
    • GER: No es verosímil su identificación con un Jan Van der Eyken, que trabajaba en 1448 en Lovaina.
  3. Archivo español de arte, vol. 68, n. 271-272, Instituto Diego Velázquez, 1995.
  4. Artehistoria
  5. Reyes y Mecenas, 1992, pg. 539, ISBN 8488045255

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]