Saltu al enhavo

Izabela gotiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Interno de Sankta Johano de la Reĝoj, Toledo.
Fasado de la Lernejo de Sankta Gregorio, Valladolid.
Ekstera ornamo de la Kapelo de la Konestablo, Burgos.

Izabela gotiko, nomata ankaŭ stilo Katolikaj Gereĝoj, estas stilo propra de la Regno de Kastilio dum la regado de la Katolikaj Gereĝoj, kiu reprezentaa la transiron inter la fina gotiko kaj la komenca renesanco, kun karakteroj kaj proprak kaj influaj de la islama arto kaj de la mudeĥaro, el Flandrio kaj malpli el Italio. La konsidero ĉu la izabela estas stilo aŭ gotika aŭ renesanca, aŭ eklektika, aŭ fazo ene de la plej ĝenerala plateresko, estas demando pridiskutata ankoraŭ de la arthistoriistoj kaj ankoraŭ ne solvita.[1]

La stilo izabela enkondukas plurajn ornamajn elementojn pli ol strukturajn, ĉu de la kastilia tradicio kaj ĉu ornamaĵoj de islama influo kaj aliaj devenaj el Flandrio, tipe la formoj flamecaj. Multaj de la konstruaĵoj kiujn oni konstruis en ĉi tiu stilo estis komisioj (mendoj) de la Katolikaj Gereĝoj aŭ estis de iu modo patronitaj de ili. Kurioze kaj paralele disvolviĝas en Portugalio tre simila arto nomita manuelismo. Kiel karaktero plej evidenta estas la dominado de la motivoj heraldikaj kaj epigrafiaj; speciale la simboloj de la jugo kaj la sagoj kaj la granato, kiuj faras referencon al la monarkoj. Ankaŭ estas karakteriza de ĉi tiu periodo la ornamado per buloj.

Ekzemploj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]


  1. ...tampoco es satisfactoria la pretendidamente esclarecedora denominación de gótico plateresco, a partir de la terminología adoptada por D. Bayón para lo que Durliat llamara estilo Isabel y como aglutinante de lo uno y lo otro (Marías), pues si conceptualmente existe una continuidad, el repertorio ornamental empleado es bien distinto, y no existe constancia del uso del vocablo para las fantasías decorativas medievales. Virginia Soto Caba La cuestión plateresca Arkivigite je 2012-03-01 per la retarkivo Wayback Machine, en Artehistoria (ankaŭ ne estas sufiĉiga la supozate klariga nomado de gotika plateresko, laŭ la terminologio adoptita de D. Bayón por kio Durliat nomis Izabelan stilon kaj kiel kunigaĵo de unu kun alia (Marías), ĉar se koncepte ekzistas kontinueco, la repertuaro ornameca oficiale estas tre malsama, kaj ne ekzistas konstato de la uzado de la vorto por la mezepokaj ornamaj fantazioj).