Madroñera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Madroñera
municipo en Hispanio • urbeto

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Kacereso
Komarko Tierra de Trujillo
Poŝtkodo 10210
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro José Enrique González García
Demografio
Loĝantaro 2 357  (2023) [+]
Loĝdenso 18 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 26′ N, 5° 45′ U (mapo)39.4253942-5.757169Koordinatoj: 39° 26′ N, 5° 45′ U (mapo) [+]
Alto 589 m [+]
Areo 133 km² (13 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Madroñera (Ekstremaduro)
Madroñera (Ekstremaduro)
DEC
Madroñera
Madroñera
situo en Ekstremaduro
Madroñera (Hispanio)
Madroñera (Hispanio)
DEC
Madroñera
Madroñera
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Madroñera [+]
vdr

Madroñera [MadroNJEra] (Arbutejo) estas municipo kaj loĝloko de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumoregiono Ekstremaduro, al ties pli norda provinco Kacereso (Cáceres) kaj al la komarko Tierra de Trujillo. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 2 357 loĝantoj sur areo de 133 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 18 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas madroñeros. Al la municipa areo krom la ĉefa loĝloko Madroñera ankaŭ apartenas la municipopartoj Pago de San Clemente kaj Pizarro.

Situo kaj geografio[redakti | redakti fonton]

Madroñera estas situa en la nordorienta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Tierra de Trujillo, je altitudo de 589 m. La areo de ties teritorio estas de 132,91 km². Ĝi estas inter la ebenaĵo Trujillano-Cacereña kaj la Sierra de las Villuercas. Trapasas ĝiajn terojn la akvoj de la riveroj Almonte kaj Magasca. Hegemonias la malferma arbaro de anzinoj, kombine kun olivarbaroj kaj aliaj kultivejoj. La tipa flaŭro estas de mediteranea arbaro, anzinoj kaj korkokverkoj, kverkoj kelkaj kaŝtanarboj kaj kompreneble arbutoj kiuj nomigas la vilaĝon. El la faŭno elstaras la ruĝa perdriko, turtoj kaj anasoj. Pri mamuloj elstaras leporoj, kunikloj, aproj kaj vulpoj. La specioj de fiŝoj estas ĉefe tinkoj kaj karpoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Enspezofontoj estas precipe agrikulturo kaj brutobredado.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La Preĝejo de la Purísima Concepción: de la 18a jarcento kaj de stilo baroko popola.
  • Mona del Rollo aŭ Pilorio: apartenas al la tria kvarono de la 16a jarcento, ornamita de la blazonoj de la tiamaj senjoroj de la vilaĝo (aktuala blazono de Madroñera)
  • Malnova Ermitejo de la Virgulino de la Soterraña (Subtera), patronino. Estas legendo pri paŝtisto kiun protektis la virgulino dum ŝtormo.

Gravulo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]