Magda Maros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Magda Maros
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1951 (1951-10-04) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skermanto
vdr

Magda Maros [maroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Maros Magda estas hungara skermisto (rapiristo), dufoja olimpiano, mondĉampiono.

Magda Maros[1] naskiĝis la 4-an de oktobro 1951 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Magda Maros skermis inter 1966-1984 en sportklubo de fervojistoj, poste ŝi forlasis la skermon. Dum la aktiva periodo ŝia majstro estis komence Judit Ágoston, poste Béla Bay. Ŝi estis mondĉampiono en 1973, poste en la sama konkurso kvarfoje la dua. Ŝi estis olimpiano en Somera Olimpiko 1976 kaj Somera Olimpiko 1980 kun arĝenta kaj du bronzaj medaloj. Ŝi estis ankaŭ hungara ĉampiono naŭfoje. Depost 1986 ŝi vivis en Stokholmo, sed ŝi ofte hejmenvenas. Ŝi havis edzon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]