Magneta stelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artista desegno de magneta stelo, kun magnetaj kampaj linioj

Magneta stelo (ankaŭ nomata magnetaro laŭ la modelo de pulsaro kaj kvazaro) estas neŭtrona stelo havanta fortegan magnetan kampon kiu elsendas energiegajn elektromagnetajn ondojn, kiel ikso-radiojngama-radiadojn. Robert Duncan kaj Christopher Thompson hipotezis ties ekziston en 1992. En la sekvanta jardeko, tiaj objektoj estis rigardataj kiel klarigon de "molaj" gamo-radiaj ekbriloj kaj nenormalaj ikso-radiaj pulsaroj.

Robert Duncan kaj Christopher Thompson kalkulis, ke, kiam supernovao iĝas neŭtrona stelo, ĝia magneta kampo (kiu normale estas 108 tesloj[1] povas kreski ĝis 1011 tesloj. Tia stelo estas tiam dirata magneta stelo.

Foje okazas rompoj (tiel nomataj steltremoj) en la ekstera krusto de la neŭtrona stelo, estiganta vibrojn je tre alta frekvenco, kiuj generas blovadojn da ikso- kaj gama-radiadoj.

Konataj magnetaj steloj

Notoj kaj referencoj

  1. Malgrandaj magnetoj troveblaj en vendejoj naskas magnetan kampon de averaĝe 1 teslo
  2. Ega ekblovo el magneta stelo

Eksteraj ligiloj

grekefrance La magnetaroj: nova raso de steloj grekefrance Elektromagneta cunamo trafis la Sunsistemon (27-a de decembro 2004) grekeangle Listo de la konataj magnetaj steloj grekeangle Magnetaro kaj gama-ekbriloj grekegermane Solvata mistero pri magneta stelo