Maharishi Mahesh Yogi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Maharashi Maresh Yogi)
Maharishi Mahesh Yogi
Persona informo
Maharishi Mahesh Yogi
Naskiĝo 12-an de januaro 1917 (1917-01-12)
en Ĝabalpur
Morto 5-an de februaro 2008 (2008-02-05) (91-jaraĝa)
en Vlodrop
Religio vedismo vd
Lingvoj anglahindiasanskrito vd
Ŝtataneco Brita Hindio • BaratoDominio de Barato vd
Alma mater Universitato de Allahabad vd
Profesio
Okupo filozofoverkisto • spiritual teacher vd
En TTT Oficiala retejo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Maharishi Mahesh Yogi (Jogio Mahariŝi Maheŝ) (Jabalpur, Brita Hindio, 2-an de januaro 1918 kiel Maheŝ Prasad Varma - Vlodrop, Nederlando, 5-an de februaro 2008) estis spirita sciencisto, kiu okupiĝis pri hinda filozofio kaj transcenda meditado.

Maharishi Mahesh Yogi

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en bonhava kaj intelektula barata familio. Li diplomiĝis en 1940 pri fiziko en la Universitato de Allahabad kaj en 1941 iĝis lernanto kaj sekretario de Svami Brahmananda Sarasvati (spirita gvidanto de Norda Hindio), kiu donis al li la nomon Bal Brahmaĉari Maheŝ. Lia majstro mortis en 1953, poste foriris al la Valo de la Sanktuloj en la himalaja Uttarkaŝi, por du jaroj. Li forlasis la lokon en 1955 kaj publike prelegis pri la praa veda, tradicia meditada teĥniko, kion li nomis pli poste Transcenda Meditado. Lia mesaĝo estis, ke ĉiu povas akiri la senliman ĝojon per tiu teĥniko.

Li fondis la Spiritan Regeneradan Movadon (Spiritual Regeneration Movement) dum la Seminario de la Granduloj, en 1958. La jogano ekiris dissemi la ideon, lia unua stacio estis ĉefurbo de Birmo, Ranguno. Mahariŝi plenumis ĉ. ses monatojn en lando de la orienta Azio, kaj instruis la meditadon. La jogano fondis plurajn meditadajn centrojn en tiuj landoj.

Tra Havajo li veturis al Usono, kie li ekde 1959 agadis en San Francisko. Poste li instruis en Eŭropo, lastatempe li vivis en Nederlando.

Mahariŝi instruis meditadon al famuloj kiel membroj de Beatles kaj Beach Boys, la muzikisto Jason Donovan, la komikisto Andy Kaufman, la magiisto Doug Henning, la aktoro Clint Eastwood kaj la produktisto David Lynch kaj aliaj kiel Howard Stern, Mia Farrow kaj Shirley MacLaine.