Mahla Zamani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mahla Zamani
مهلا زمانــی
Persona informo
Lingvoj persa
Ŝtataneco Irano
Okupo
Okupo ĵurnalisto • mododezajnisto
vdr

Mahla Zamani (perse: مهلا زمانــی) estas irana modo-dezajnistino, ĵurnalistino kaj fakulo pri irana tradicia vestostilo.

Ŝi kreis la unuan modo-ekspozicion post la irana revolucio (1979) kaj multe klopodis popularigi iranstilajn vestaĵojn. Ŝi deziras ke irananoj pripensu sian riĉan pasintecon, ĉar ĉiu lando kun civilizacio havas specifajn, tradiciajn kostumojn. Ŝi deziras ke iraninoj povu vestiĝi en elegantaj, buntaj káj tradiciaj stiloj (anstataŭ nur en nigraj kaj arabaj vestaĵoj) sen sklave sekvi eŭropajn aŭ usonajn modo-tendencojn[1]. Ŝiaj klopodoj varbi pri persaj, kaŝgakaj, kurdaj, turkmenaj kaj baluĉaj vestaĵostiloj allogis internacian atenton.

Nova irana modo[redakti | redakti fonton]

Zamani provas pontigi la interspacon inter moderneco kaj pasinteco. Ŝi kreis dezajnvariaĵojn sen kaptukoj por la eŭropa merkato, ĉefe en Italio, kie ŝi ricevis dezajnpremion pro la kombinaĵo de la moderna kaj la tradicia stiloj[1].

Kvankam ŝi estis multfoje atakita de tradiciaj medioj kaj ĵurnaloj[2] Zamani tamen ricevis en 2001 la permeson lanĉi la trimonatan primodan revuon Lotus: la unua irana revuo kiu montris la vizaĝojn de virinoj ekde la komencaj jaroj de la Irana Islama Respubliko[3][4].

Zamani estis demandita desegni veston por Reĝino Saleha de Brunejo (صاليها ملكة بروناي) kiel donaco de Irano[5].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Listo de rimarkindaj iranaj virinoj interalie Azar Nafisi, Shirin Ebadi, Anousheh Ansari, Maryam Mirzakhani, Maryam Mirzakhani, Simin Behbahani, Parvin E'tesami, Forough Farrokhzad, Rabe'e Ghazdari,Shahrnush Parsipur, Marjane Satrapi, Tahereh Qorrat Al-'Ayn, Nazanin Afshin-Bloko, Shohreh Aghdashloo, Niki Karimi, Tahmineh Milani, Sarah Shahi, Hedyeh Tehrani, Leila Forouhar, Parisa (Fatemeh Va'ezi),Nazanin Afshin-Bloko, Faezeh Hashemi, Zahra Kazemi, Maryam Namazie, Maryam Rajavi, Neda Agha-Soltan, Ladan kaj Laleh Bijani, Behnaz Mozakka, Farah Pahlavi,...

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Retejo de la modorevuo Lotus

Instagram-paĝo de Mahla Zamani

(ir) Malfermo de la konstanta galerio de Mahla Zamani (video)

(german) Modo en Irano (video)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (en) Scott Peterson, Covered head to toe in silk and color, The Christian Science Monitor, la 13-an de aprilo 2005[[]]
  2. (it) "Chador colorati per le donne iraniane". Televideo Rai
  3. (en) Hoppenstand, Gary (2007). The Greenwood encyclopedia of world popular culture, Volume 4. Greenwood Press. paĝo 81, ISBN 0313332746.
  4. (en) Bucar, Elizabeth, Pious Fashion: How Muslim Women Dress. Harvard University Press. paĝo 65, ISBN 0674976169.
  5. (en) "Iranian Baluch Woman Designs Dress for Queen of Brunei", IFP News, la 27-an de februaro 2019.