Majške Međe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Majške Međe
settlement in Croatia
Administrado
Poŝtkodo 31323 Bolman
Demografio
Loĝantaro 59  (2021) [+]
Loĝdenso 20 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 44′ N, 18° 29′ O (mapo)45.73818.488Koordinatoj: 45° 44′ N, 18° 29′ O (mapo) [+]
Areo 3 km² ( 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Majške Međe (Kroatio)
Majške Međe (Kroatio)
DEC
Majške Međe
Majške Međe
Situo de Majške Međe

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Majške Međe [+]
vdr

Majške Međe, hungare Szeglak estas tre malgranda vilaĝo en Kroatio, en distrikto Osijek-Baranja, en municipo de Jagodnjak.

Situo[redakti | redakti fonton]

Majške Međe situas sur ebenaĵo. Jagodnjak troviĝas 10, Beli Manastir 12, Osijek 36 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. Post la turka erao alvenis diversaj popoloj, interalie serboj kaj germanoj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Baranya (reĝa departemento), poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1945 tio estis parto de Hungario (apartenanta al distrikto de Villány), ekde 1991 de Kroatio. En 1991 loĝis en Majške Međe 158 da homoj, (serboj 83 (53 %), kroatoj 53 (34 %), hungaroj 2 (1 %) kaj aliaj).