Maja Włoszczowska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maja Włoszczowska
Persona informo
Naskiĝo 9-an de novembro 1983 (1983-11-09) (40-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Wrocław University of Science and Technology
Okupo
Okupo biciklisto
TTT
Retejo http://www.majawloszczowska.pl/
vdr

Maja Martyna Włoszczowska (naskiĝis la 9-an de novembro 1983 en Varsovio) – pola sportistino pri montbiciklado, vicĉampiono de la 29-a Somera Olimpiko en Pekino, la unua mondĉampionino pri maratono de MTB (monta biciklado; Lugano 2003) kaj ora medalistino de mondĉampioneco de MTB (Mont-Sainte-Anne apud Kebeko 2010) plurfoja ĉampionino de Pollando kaj Eŭropo. Ĉampionino de Pollando pri cross-country. Ŝi finis aplikan matematikon en Teknika Universitato de Vroclavo. Sian karieron komencis en Karpacz, nun loĝas en Jelenia Góra.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]