Majuskliga klavo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pozicio de la klavoj

La majuskliga klavo estas modifklavo sur klavaro. Ĝia ĉefa funkcio estas tajpado de majuskloj anstataŭ minuskloj; depende de la klavararanĝo, ĝi povas krome esti necesa por aliaj simboloj, ekzemple krampoj. Kutime estas du majuskligaj klavoj sur klavaro, kiuj situas en la randoj de la dua linio de malsupre.