Tabo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Tab-klavo en QWERTY-klavaro

La horizontala tabo (aŭ sigle TAB, HT) estas Askia stirsigno numero 9, uzata por aranĝi tekston en kampojn aŭ kolumnojn. Tiu stirsigno ŝovas la tajpilan ĉareton aŭ la ekranan kursoron al la sekva tab-pozicio. Tradicie tiuj pozicioj estas obloj de 8 (se numeri la signopoziciojn en linio ekde 0): 0, 8, 16, 24 ... (aŭ obloj de 8 plus 1: 1, 9, 17, 25 ..., se numeri ekde 1).

De klavaro tabo estas enigata per aparta taboklavo . En programlingvaj signoĉenoj tabo kutime estas simbolata per \t. En iuj redaktiloj (ekz-e en Emakso) tabon eblas enigi per klavkombino Stir-i.

Do, se en tekstoeniga reĝimo oni tajpas :

unu↹du↹tri↹kvar
1↹2↹3↹4
5↹6↹7↹8
9↹10↹11↹12

sur la ekrano rezultas

unu	du	tri	kvar
1	2	3	4
5	6	7	8
9	10	11	12

En Askio estas krome la vertikala tabo VT, signokodo 0B16; nuntempe ĝi apenaŭ estas uzata.