Stirklavo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La plej maldekstra parto de tekokomputila klavaro; la stirklavo havas la etikedon "Ctrl"

Stirklavo estas modifklavo sur komputila klavaro. Plej ofte sur ĝi estas skribita "Ctrl", el la anglalingva control, sed alilingvaj klavaroj uzas ankaŭ aliajn nomojn kiel "Strg" (Steuerung) en Germanujo kaj Aŭstrujo.

Ĝia origina celo estis ebligi enmeti la stirsignojn de ASCII, kiuj havas kodojn sub 32. En Windows kaj grafikaj programoj por Unix-ecaj operaciumoj, ĝi estas kutime uzata por rapide atingi ofte uzatajn funkciojn, ekzemple stirklavo+C por kopii la markitan tekston. Mac OS kaj OS X uzas por tiu celo la komandklavon.

Oftaj notmanieroj por la stirklavo estas:

  • stirklavo+M / ctrl+M
  • C-m (Emacs)
  • ^M (ekzemple en menuoj de OS X)