Maksimiliano el Celje

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Maksimiliano sur vitralo en Aigen, Salcburgio

Sankta Maksimiliano el Celje (slovene: Maksimilijan Celjski; naskiĝinta en Celje, mortinta samloke en 284) estis slovena sanktulo. Lia festotago estas la 29-a de oktobro; liaj signoj estas episkopa mitro kun palmo kaj glavo.

Tradicioj[redakti | redakti fonton]

Celje estis espiskopa sidejo kaj subiĝinta unue al la provinco eklezia de Aquileia, poste de Gradisca. Li mortis post vere bena apostola agado i.a. en Salcburgio. La de li konserviĝintaj aktoj datumas nur de la 13-a jarcento. Alia mencio de lia estas tamen el la 8-a jarcento, en donacdokumento pri preĝejo en Salcburgo. Eble tiu salcburga Maksimiliano estas alia persono ol Maksimiliano de Lorch.

La laste menciita ĝenerale konsideratas episkopo kaj martiro, la salcburga nur konfesinto. Certas ke Ruperto de Salcburgo antaŭenpuŝis la veneradon de la martiro-episkopo. La salcburga Saal-libro el la 8-a jarcento rakontas pri konstruo de kirko kaj aranĝo de regulaj diservoj en Bischofshofen fare de Ruperto mem. Antikvega tradicio rakontas pri senkapigo de Maksimiliano.

Alia samnomulo (episkopo kaj martiro) veneratas la 29-an de oktobro en Piran, Koper kaj Padovo pere de relikvoj. Li verŝajne murditis de Langobardoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dediĉite el la junaj jaroj al timo antaŭ Dio kaj amo por malriĉuloj li faris sian vivon ilo de prediko, sanigo, konvertigo de mense blindaj samtempuloj. Por plifaciligi tion Maksimiliano disdonis ĉiujn havaĵojn hereditajn post la morto de la gepatroj kaj liberigis ĉiujn sklavojn. Poste li migradis kiel pilgrimanto al Romo. Papo Siksto la 2-a akceptis lin amike kaj komisiis al li la evangelizadon de Panonio. Kun ĝojego Maksmiliano migradis al Lorch/ Distrikto Linz-Land. Tiuloke estis la castrum de la Dua romia legiono. La nombro de baptitaj soldatoj estis malgranda - kaj ŝajne Maksimiliano inter la soldatoj unue ekpredikis. Li sukcesis krei etan komunumon. Sed animzorgantoj ĝenerale evitis iri tien pro la persekuto de kristanoj (ekz. Marimiliano kaj Floriano kun kvardek aliaj martiroj: Sankta Severino "nur" ekpelitis el la hejma regiono Lorch). Li agadis almenaŭ du jardekojn en la regiono de Lorch kaj venis ĝis la regiono de Freising: tial li menciatas en la Litanio de Ĉiuj Sanktuloj kiel evangeliisto de Germanujo. Ankaŭ la Agilulfidoj veneris lin kiel landan patronon.

Martirecon li gajnis tamen en la patruja Celje kiam Numeriano estis romia imperiestro. La nomo de la juĝisto estis laŭtradicie iu Eulasius. Li entombigitis ekster la urbo. Raporto pri transporto de la ostoj al Napolo estas ne tre fidinda. Ili estis dum certa tempo en Bischofshofen, poste en Burgkirchen de kie ili transportitis al Altötting laŭ komisio de reĝo Karlomano la 1-a. Pro la atakoj de la Hungaroj ili venis ĉirkaŭ la jaro 986 al Passau, en la Stefano-kirkon. Pro tio li ankaŭ nomatas Episkopo de Passau. En 1298 faritis fare de episkopo Bernhard solena plibeligo tomba.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Vollständiges Heiligen-Lexikon, Band 4. Augsburg 1875, p. 359-361, kio legeblas tie ĉi interrete.