Malgranda kukolkolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malgranda kukolkolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Macropygia Macropygia
Specio: Malgranda kukolkolombo M. ruficeps
(Temminck, 1834)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Malgranda kukolkolomboRuĝeckrona kukolkolombo laŭ la latinlingva scienca nomo (Macropygia ruficeps) estas mezgranda tre ruĝecbruna birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas kolombojn kaj turtojn ene de la genro de Kukolkolomboj nome Macropygia. Ĝi troviĝas en Brunejo, Ĉinio, Indonezio, Laoso, Malajzio, Birmo, Tajlando kaj Vjetnamio.[1] Ĝi estas kategoriita kiel specio Malplej Zorgiga en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Malgranda kukolkolombo estas ruĝecbruna kolombo, kiu estas 27 ĝis 30 cm longa, kaj pezas 74 ĝis 88.[2] Ĝi havas cinamobrunan plumaron kaj grizecblankajn irisojn. La beko estas bruna, kaj havas nigran pinton. La piedoj estas koralruĝaj.[3] La vosto estas longa, kaj ĝi diferencigas tiun kukolkolombon disde aliajn simpatriajn (specioj ekzistantaj en la sama geografia areo kaj tiel foje troveblaj kune unu kun la alia) kolomboj.[4] Alia diferenciga trajto estas la tre brila bronzecruĝa krono (kapoverto) kaj nigreca makuletstrieco en brusto.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

La Malgranda kukolkolombo estas trovebla en ĉiamverdaj montetarbaroj kaj arbarbordoj, en la norda parto de sia teritorio. Sude, ĝi troveblas en pli sekaj arbaroj kaj en apudaj areoj de duarangaj arbaroj. Ĝi troveblas ankaŭ en kultivataj areoj. Ĝi estas ofte troveblaj en ĉemontaraj habitatoj je altaĵoj de 300 ĝis 2000 m super marnivelo. Ĝi estis registrita ankaŭ je altaĵoj de almenaŭ 3000 m super marnivelo en la Monto Kinabalu, kaj foje je marnivelo.[4]

Statuso kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Ekde 1988, la Malgranda kukolkolombo estas konsiderata specio Malplej Zorgiga en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Tio estis okazigita pro la fakto ke la specio havas grandan teritorion — pli ol 20 000 km2 — kaj ĉar estas stabila populacitendenco. Aldone, kvankam ties populacinombroj ne estis determinita, oni supozas, ke ili estas super 10 000, kio estas super la kriterioj kiuj kondukas al la kategorio de vundebla. Oni supozas, ke ofte ĝi estas facile trovebla en la suda parto de sia teritorio, sed estas rare trovata en en la norda parto de sia teritorio. Ne estas gravaj minacoj por tiu specio.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 BirdLife International (2012). “Macropygia ruficeps”, IUCN Red List of Threatened Species 2012. Alirita 26a de Novembro 2013.. 
  2. Little Cuckoo-dove (Macropygia ruficeps). Handbook of the Birds of the World Alive. Lynx Edicions (2017). Alirita 2017-09-21.
  3. MacKinnon, John Ramsay. (2000) A Field Guide to the Birds of China (angle). Oxford University Press Oxford, p. 133. ISBN 9780198549406.
  4. 4,0 4,1 Gibbs, David. (2010) Pigeons and Doves: A Guide to the Pigeons and Doves of the World (angle). Bloomsbury Publishing, p. 274–275. ISBN 9781408135556.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Salvadori, T. (1893) Catalogue of the Columbae, or Pigeons, in the collections of the British Museum 21. British Museum (Natural History), p. 1–616.
  • Zheng, Guangmei. (1998) China Red Data Book of Endangered Animals.
  • (1991) “Columbiformes, Psittaciformes, Cuculiformes and Strigiformes”, Fauna Siniica Aves 6. 
  • Ng, E.Y.X., J.A. Eaton, P. Verbelen, R.O. Hutchinson, kaj F.E. Rheindt. 2016. Using bioacoustic data to test species limits in an Indo-Pacific island radiation of Macropygia cuckoo doves. Biological Journal of the Linnean Society 118: 786–812.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]