Manĉurio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La areo de Manĉurio laŭ diversaj difinoj (la malhelruĝa kerno estas en Manĉurio laŭ ĉiuj difinoj, la pli helaj ĉirkaŭaĵoj nur laŭ kelkaj difinoj)

Manĉurio, Manĉurujo [1] [2]Manĝurio (满洲 Mănzhōu) situas en Nord-Okcidenta Ĉinio, ĉirkaŭ la urbo Harbin kaj entenas la provincojn Heilongjiang, Jilin kaj Liaoning. Pro historiaj kaŭzoj, la ĉinoj ne preferas tiun nocion, ili pli volonte uzas la terminon Nord-Oriento (东北/東北 Dōngběi). Manĉurio estis okupita en 1931 fare de Japanio, kiu establis la pupŝtaton ManĉukoManĉukuo en 1932. Tiu okupado estis kondamnita fare de Usono per Hoover-Stimson-Doktrino. Post kiam la teritorion okupis en 1945 la Sovetunio, la teritorio transiris en 1946 al Ĉinio.

La areon limas oriente la rivero Amuro kaj Ussuri, norde la Ĥingan-montaro, okcidente la Ĉina Muro kaj sude la rivero Jalu. Norde kaj oriente limas ĝin Rusio (Siberio), okcidente Mongolio kaj sude Nord-Koreio.

La nocio «Manĉurio» estas relative nova kaj derivita el la loka tunguza popolo manĉuoj.

Gravaj urboj

Mapo de Manĉurio

Gravaj riveroj

  • Amuro (黑龙江/黑龍江 Hēilóngjiāng)
  • Songhua (松花)

Trafiko

Tra Manĉurio kondukas la Transmanĉuria fervojo, flanka branĉo de Transsiberia fervojo.

Sur la itinero Dalian - Changchun komunikis inter 1934-1945 (dum la japana okupo) la legenda eksprestrajno Ajia (vidu Ŝinkansen).

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002, p. 707
  2. L.L. Zamenhof literumis ankaŭ "Mandĵurujo" en letero de 1905