Mandaja lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mandaja)
mandajoj dum preĝado

La mandaja lingvo estas sudorienta variaĵo de la klasika aramea lingvo en uzo de la komunumo de mandajoj, tradicie bazita en sudaj partoj de Irako kaj sudokcidenta Irano, por iliaj religiaj libroj.

mandaja preĝobovlo en mandaja lingvo kaj skribo, 3-a ĝis 6-a jarcento de nia erao

La klasika mandaaja daŭre estas utiligita fare de mandajaj pastroj en liturgiaj ritoj. La moderna posteulo de la klasika mandaja, konata kiel nov-mandaja aŭ moderna mandaja, estas parolita fare de malgranda sekcio de mandajaj ĉirkaŭ Ahvaz kaj Ĥoramŝahr en la suda irana provinco Ĥuzestano.

Liturgia uzo de la klasika mandaja estas trovita en Irano (precipe la sudaj partoj de la lando), en Bagdado, Irako kaj en la diasporo (precipe en Usono, Svedio, Aŭstralio kaj Germanio). Ĝi estas orienta aramea lingvo rimarkinda pro sia abunda uzo de vokalaj literoj skribe, aparta skribo (la mandaja alfabeto, vido la ekzempleron de preĝobovlo maldekstre) kaj la grandkvanta influo de la persa kaj akada lingvoj sur ĝia vortaro, precipe en la areo de religia kaj mistika terminologio. La mandaja estas influita per judia aramea, samaria aramea, hebrea, greka, latina aldone al la akada kaj parta.

La plej longa kaj la plej dokumento en la mandaja lingvo estas la sankta skribaĵo Ginza Raba ().