Ahvazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ahvaz)
Ahvazo · اهواز
urbo de Irano • urbego
Administrado
Lando  Irano
Provinco Ĥuzestano
Poŝtkodo 61000–61999
Telefonkodo 0611
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 184 788  (2016) [+]
Loĝdenso 2 244 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 31° 19′ N, 48° 41′ O (mapo)31.31888888888948.684166666667Koordinatoj: 31° 19′ N, 48° 41′ O (mapo) [+]
Alto 23 m [+]
Areo 528 km² (52 800 ha) [+]
Horzono UTC+03:30
Ahvazo · اهواز (Irano)
Ahvazo · اهواز (Irano)
DEC
Ahvazo · اهواز
Ahvazo · اهواز
Situo de Ahvazo · اهواز

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ahvaz [+]
vdr

Ahvazo (perse اهواز) estas metropolo, universitata urbo kaj regiona ĉefurbo de Irano. La rivero Karun, kiu pasas la sudokcidenton de Irano ankaŭ pasas inter Ahvazo kaj dividas urbon en du partoj kaj tre beligas la urbon. La proksimaj urboj de Ahvazo estas Masĝed Solejman, Dezful, Andimeŝk, Ŝuŝtar, Ŝuŝ, Ramhormoz, Haftgel, Ize, Baghmalek, Behbahan, Mahŝahr, Ŝadegan, Ĥoramŝahr, Susangerd, Hovejze kaj Bustan. Ahvazo de la jaro 1977 havas la plej grandan loĝantaron kompare al aliaj urboj de la regiono. Antaŭe Abadano havis la plej grandan parton de la loĝantaro de la regiono. Ahvazo nun estas unu el la plej gravaj urboj de Irano kaj kontaktigas gravajn urbojn de la regiono kiel Abadano , Ĥoramŝahr ktp kun aliaj urboj de Irano.

Ponto de Ahvazo dumnokte

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Ahvazo lokiĝas en ebenaĵo laŭ rivero Karun. Laŭ la dekstra bordo la administra kaj industria centroj etendiĝas, laŭ la maldekstra bordo precipe loĝdomoj konstruiĝis. Abadano troviĝas 120 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej frue la loko nomiĝis Tareiana. Tie estis grava vojo de persoj. En la jaro 640 araboj invadis la urbon. Dum la mezepoko oni kultivis precipe sukerkanon, kiun helpis la digoj kaj kanaloj. En la 13-a kaj 14-a jarcentoj pro la atakado de mongoloj la urbo reevoluis al nura vilaĝo. Fine de la 19-a jarcento fervojo kaj laŭ la rivero haveno konstruiĝis. Ili portis eblecon de komercado. Jam en la 20-a jarcento en la proksimeco oni trovis nafton kaj Ahvazo forte evoluis. Dum la iraka-irana milito (1980-1988) la urbo estis proksima al la frontolinioj kaj suferis malbone dum la milito. En 2005 bombardadoj okazis. En 1989 ŝtalinstalaĵo konstruiĝis.

Abu NuŭasAbu Nuvas (arabe: أبو نواس, Abū Nuvās, aŭ الحسن بن هانئ الحكمي الدمشقي, al-Hasan ibn Hani' al-Hakami ad-Dimaschqi, al-Ḥasan b. Hāniʾ al-Ḥakamī ad-Dimašqī; naskiĝis ĉirkaŭ 747–762 en Ahvaz al araba patro kaj persa patrino; mortis ĉirkaŭ 813–815 en Bagdado) estis elstara poeto de la frua abasida epoko (750–835).

Klimato[redakti | redakti fonton]

Ahvazo havas longajn, varmajn somerojn kaj mildajn, mallongajn vintrojn. Vintre la temperaturo falas ĝis frostopunkto. La pluvokvanto estas nur jare po 200 mm.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ahvazo havas internacian flughavenon. Aŭtovojoj estas al Esfahano kaj Ŝirazo. En la urbo metroo trafikas, kiu estas 23 km-ojn longa kaj havas 24 staciojn.

Manĝaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kabab baĥtijari, Emgeŝet (rizo kun fiŝaĵo, kiun oni kuiras per ia sekita sala fiŝo), maraj manĝaĵoj kiujn oni kuiras per fiŝo kiel Ghalye-mahi, Mahi sobur, Haŝu ktp.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]