Marŝbando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Algiers Brass Band dum ĵaza entombigo en Nov-Orleano

Marŝbando (an.: Marching BandStreet Band) estas mal- ĝis mezgranda ĵazbando kun (plejofte) unuope okupitaj blovinstumentaj voĉoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiuj bandoj sekvas la tradicion de tiuj stratmuzikistoj, kiuj en Usono post la fino de la Usona Enlanda Milito, kiam nigruloj (ekzemple en Luiziano) je la malfondado de la taĉmentoj povis aĉeti malaltprezajn muzikinstrumentojn de la armebandoj kaj fondi muzikbandojn. Tiam ili komence imitludis la kutiman eŭropan muzikon de la marŝbandoj, kiu tamen ankaŭ fariĝis bazo por la evoluo de propra nigr-usonaj muzikformoj, kiuj eniris ankaŭ en la repertuaron (praĵazo). Ĉi tiuj orkestroj prezentis dum geedziĝfestoj, funebroj, reklamoprocesioj kaj dum karnavalo, sed ankaŭ ludis por dancado. Denove marŝbandoj ludas pli kaj pli sur strat- kaj popolfestoj. Popularaj estas malgrandaj ensembloj, kiuj estas moveblaj.

Kvalitoj[redakti | redakti fonton]

La repertuaro de marŝbandoj konsistas el spiritualoj, bluso, kantoj, ragtimoj, marŝmuziko same kiel malnova ĵazo. Marŝbando ludas (alie ol la plej multaj ĵazbandegoj) ĉion parkere. Tiamaniere ĝi povas paŝi laŭ la stratoj kaj moviĝi je tio. Aparte konataj estas la marŝbandoj de Nov-Orleano, ekz. nuntempe ankoraŭ Dirty Dozen Brass Band.

Instrumentado[redakti | redakti fonton]

  1. ritmosekcio: frapinstrumentaro (resp. tamburego, tambureto kaj cimbaloj) kaj tubjo (nun parte ankaŭ suzafono)
  2. lignoblovistoj: saksofonoj, pli frue ankaŭ klarnetojtransversaj flutoj
  3. latunblovistoj: trumpetoj kaj trombonoj)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gerhard Kubik: Afrikanische Elemente im Jazz - Jazzelemente in der populären Musik Afrikas. In: Ders., Zum Verstehen afrikanischer Musik. Ausgewählte Aufsätze. Leipzig 1988, S. 300 - 321
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Street Band » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3409128 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)