Marbach (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marbach
komunumoparto en Germanio
Administrado
Poŝtkodo 99092
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 0′ N, 10° 59′ O (mapo)50.993110.9794Koordinatoj: 51° 0′ N, 10° 59′ O (mapo) [+]
Alto 215 m [+]
Areo 5,14 km² ( 514 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Marbach (Turingio)
Marbach (Turingio)
DEC
Marbach
Marbach
Situo de Marbach
Marbach (Germanio)
Marbach (Germanio)
DEC
Marbach
Marbach
Situo de Marbach

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Marbach (Erfurt) [+]
vdr
Gotardo-preĝejo en Marbach, Erfurto
Pomplantajoj vilaĝorande

Marbach estas kvartalo de Erfurto, la ĉefurbo de Turingio, Germanujo. Ĝi situas ueste de la urbokerno. Pli ueste ankoraŭ troviĝas Salomonsborn kaj sude la verŝajne plej granda etĝardena zono erfurta. Eoste kaj norde oni vidas agrojn kaj la federacian ŝoseon B 4. La averaĝa alteco estas de 215 metroj. En la 31.12.2016 loĝis tie 4041 homoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio de tiu ĉi vilaĝo estis sub la formo Martbech en 1211. Ĝis ĉ. 1300 ĝi poseditis fare de la Gleichen-grafoj kiuj poste transdonis la zonon al diversaj bienposedantoj. Dum la Tridekjara milito la vilaĝo kvazaŭ komplete detruitis kaj la enloĝantaro tiam fuĝis al Erfurto; post 1648 ili revenis kaj rekonstruis la lokon.

Ekde 1532 Marbach laŭpaŝe venis sub kontrolo erfurta kaj ekde la administra reformo de 1706 ĝi estis parto de la administradujo Amt Alach. En 1802 ĝi prusiĝis kaj estis inter 1807 kaj 1813 memkompreneble parto de la Princlando Erfurto. Post la Viena kongreso Marbach donitis al la prusia Provinco Saksio. Ekde 1830 la nombro de la loĝantoj senteble kreskis kio necesigis konstruon de moderna strato en la direkto de Erfurto; tio realiĝis inter 1854 kaj 1862. Dum artileriatako de la Aliancanoj en la 11.4.1945 mortis 24 civiluloj.[1] De ili 17 entombigitis en komuna tombo sur la marbach-a tombejo. Enkorpiĝo al Erfurto iĝis en la 1.7.1950. Post Turniĝo kvarobliĝis la enloĝantaro danke al la konstruo de multaj novaj domoj.

Demografio[redakti | redakti fonton]

  • 1843: 0309[2]
  • 1910: 0550[3]
  • 1939: 1264
  • 1990: 0966[4]
  • 1995: 1090
  • 2000: 2925
  • 2005: 3573
  • 2010: 3750
  • 2012: 3821
  • 2013: 3906[5]
  • 2014: 3974
  • 2015: 3997
  • 2016: 4041
  • 2017: 4139
  • 2019: 4344[5]

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej malnovaj societoj de Marbach estas Marbacher Burschenverein[6] kies anoj responsas pri la konservo de kulturaj aĵoj (ekz. de la ĉiujara kermeso). Malgraŭ nomo ĝia ne temas nur pri porjunulara societo. Krome gravas la karnavalo-klubo Marbacher Karneval Club/ MKC[7]. Ekde 1962 ĝi aktivas sur alta nivelo disponigante po 7 aranĝojn por jaro, kiujn partoprenas ĝis tri centoj da vizitantoj. MKC estas la dua plej malnova societo de Erfurto. Ĝi konatas ankaŭ ekstere de la landa ĉefurbo.

Sporto[redakti | redakti fonton]

Ekde 2001 la marbach-anoj fieras pri sia piedpilka teamo Sport-Freunde Marbach[8] kiu estas ekde 2010 ĉe la ligaro Kreisoberliga Erfurt-Sömmerda. Dua vira teamo ankaŭ ekzistas (ekde 2008/09 en la unua urba ligo), oldula teamo kaj diversaj poretulaj kluboj (G-Bambini, F-Junioren, D-Junioren, A-Junioren). Prezidantas ĉe SF Marbach Jan Hähnlein, kiu ekde 2006 membras al la estraro.

Loĝas en Marbach du iamaj profesiaj piedpilkistoj, Ronny Hebestreit kaj Andre Tews. Ankaŭ menciindas la malpeza atletino Maria Seifert. Ekde 2010 okazas somere konkursoj de ŝnurtira lukto.

Ekonomio kaj infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

Dum GDR-tempo tre gravis la agrikulturo kaj multaj laboris ĉe la kolĥozo surloka. Poste setliĝis diversaj etaj kaj mezaj entreprenoj; infanĝardeno, gastejo kaj diversaj magazenoj krome plibeligas la vivon de la urbokvartalanoj.

Tra la Schwarzburga-strato de 1862 ekzistas rapida kaj rekta konekso al la erfurta centro. Buslinioj 90 (ĝis Salomonsborn) kaj 95 (norden, al la supermerkata centro Thüringen-Park) faciligas moviĝon por uzantoj de publika trafiko. Marbach en niaj tagoj tre ŝatatas pro la proksimeco al la landa ĉefurbo. Ekde 1990 la nombro de la loĝantoj kreskis de ne tute 1000 al pli ol 4100 homoj. Inter 1926 kaj 1967 ekzistis eĉ fervoja haltejo dum la ekzisto de la linio inter Erfurto kaj Nottleben.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Post 1989 estiĝis novaj lokaj demokratiaj strukturoj. Eĉ forlaso de la erfurta teritorio pridiskutitis. Inter 1994 kaj 2014 urbestris la kristdemokratiano Michael Siegel; poste venis samfunkcie la senpartia politikistino Katrin Böhlke.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Gotardo-kirko protestantisma: ĝi anstataŭigis antaŭulan konstruaĵon el la 12-a jarcento post la Tridekjara milito. La komunumo apartenas al la subdistrikto eklezia Marbach-Salomonsborn.
  • Granitaj krucoj sur la tombejo portas la nomojn de 25 homoj mortintoj en aprilo 1945.
  • Monumentoj por la falintaj soldatoj de 1922.
  • Moskeo ahmadisma[9]

Elstaruloj kun rilato al Marbach[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Helmut Wolf: Erfurt im Luftkrieg 1939–1945. Glaux-Verlag, Jena 2005. ISBN 3-931743-89-6. p. 243.
  2. Handbuch der Provinz Sachsen. Magdeburg, 1843.
  3. [1]
  4. Thüringer Landesamt für Umwelt und Geologie: Umwelt regional.
  5. 5,0 5,1 Loĝantaj nombroj laŭurbokvartale
  6. Hejmpaĝo kluba. Arkivita el la originalo je 2017-09-28. Alirita 2020-11-21.
  7. Hejmpaĝo de la karnavalistoj
  8. [2]
  9. Pri la planita inaŭguro en 2020 ĉe domradio.de

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]