Marcelo Vieira
Marcelo Vieira da Silva Júnior, kutime nomata nur Marcelo, estas brazila futbalisto. Li naskiĝis la 12-an de majo 1988 en Rio-de-Ĵanejro, do nun estas 35-jara. Ekde la jaro 2007 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Real Madrid. Krome Marcelo ekde la jaro 2006 estas membro de la brazila nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo. Matĉe li en la nacia teamo rekoneblas per la numero "6".
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Marcelo Vieira – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|