Paulinho (futbalisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paulinho
Persona informo
Naskonomo José Paulo Bezerra Maciel Júnior
Naskiĝo 25-an de julio 1988 (1988-07-25) (35-jaraĝa)
en San-Paŭlo
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

José Paulo Bezerra Maciel Júnior, kutime nomata nur Paulinho (prononco pawˈlĩj̃u, signifo "Paŭleto", "malgranda Paŭlo"), estas brazila futbalisto. Li naskiĝis la  25-an de julio 1988(nun 1988-07-25) en San-Paŭlo, do nun estas 35-jara.

Paulinho en 2013

Ekde la jaro 2013 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Tottenham Hotspur - antaŭe li profesiis en 2006-07 en la klubo FC Vilno en Litovio (kiu ekzistis nur de 2003 gis 2008), sekvajare en la klubo ŁKS de Lodzo, Pollando, kaj inter 2008 kaj 2013 en tri gvidaj kluboj de lia hejmurbo San-Paŭlo. Krome Paulinho ekde la jaro 2011 estas membro de la brazila nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li interalie kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo, matĉe en la nacia teamo tiam rekoneblis per la numero "8", kaj pri la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio, matĉe li tiam rekoneblis per la numero "15".