Margita Dobrovičová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Margita Dobrovičová
Persona informo
Naskiĝo 26-an de junio 1953 (1953-06-26)
en Liptovský Mikuláš
Morto 13-an de aprilo 1994 (1994-04-13) (40-jaraĝa)
en Bratislavo
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Margita Dobrovičová (naskiĝis la 26-an de junio 1953 en Liptovský Mikuláš; mortis la 13-an de aprilo 1994 en Bratislava), estas slovaka poetino. Ŝi debutis per poemkolekto Modrej planéte (Al blua planedo, 1980), pli malfrue ŝi prezentiĝis per poemkolektoj V mrazoch horíme (En frostoj ni brulas, 1986). Prenosná priepasť (Portebla abismo, 1989), Slávnosti pod ľadom (Solenoj sub glacio, 1983), Neprelistovaná krv (Netrafoliumita sango, 1994). En la jaro 1992 ŝi estis honorigita per premio de legantoj de la ĵurnalo Prairie Schooner en amerika Nebrasko en Linkolno, en la jaro 1995 per premio de Miloslava in memoriam por la libro Tajomstvá duše (Misteroj de animo, 1994). Lasta titolo, kiu estis eldonita el heredaĵo de la poetino estas Ten motýľ nevzlietne (Tiu papilio ne ekfluos, 1999).

Esperantaj tradukoj[redakti | redakti fonton]

La knabino kun vizaĝo de luno (Eldonis eldonejo Exlibris, Liptovský Mikuláš, 2002. Esperanta traduko Ján Vajs, ilustris Jaroslav Uhel, ISBN 80-968386-3-6). Kompozicio de prozo, konsistanta el 38 mallongaj tutaĵoj estas parto de elekto de nepublikigitaj verkoj de Margita Dobrovičová Tajomstvá duše (Eldonis TeLeM, TLM, s.r.o., Liptovský Mikuláš, 1994. 1. eldono, 348 p. ISBN 80-901404-6-7). Kompado de teksto sur malgrandaj aeroj estis intenco de la poetino, ofertanta al leganto multtavolan larĝspektran idean riĉecon. La knabino kun vizaĝo de luno motivigas la leganton al altruismo, por ke li ne admiru belegan dancon de blindaj infanoj super abismo, por ke li memorigu, kiel oni donas kaj akceptas donacon. Ŝi aludas gravecon de silento, kaj tion, ke ne estas konsiderinda ĉion scii kaj koni. Kun afableco ŝi rememorigas, ke se homo havas koron, li devas esti homa, konscianta valorojn de vivo, ne perdanta sian vojon hejmen kaj al la alvenanta feliĉo li devas proksimigi la aliajn. Lanu – knabino kun vizaĝo de luno – estas alia ol la ceteraj, ŝi aŭskultas respondojn de nerespondema universo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Slavomíra Očenášová-Štrbová: La knabino kun vizaĝo de luno. Epilogo. L. Mikuláš, 2002

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]