Maria Anna de Raschenau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maria Anna de Raschenau
Persona informo
Naskiĝo 3-an de septembro 1650 (1650-09-03)
en Vieno
Morto 4-an de junio 1714 (1714-06-04) (63-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Habsburga monarkio
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Maria Anna de Raschenau (fl. 18-a jarcento) estis aŭstra komponisto kaj kanonikino (tipo de Aŭgustena monaĥino). Ŝi estis aktiva en Vieno, sed ne estis membro aŭ servanto de la kortego.[1] Ŝi estis la ĥorestrino ĉe la monaĥinejo de St Jakob auf der Hülben en Vieno.[2] Raschenau verkis oratorion laŭ libreto de MA Signorini, Le sacre visioni di Santa Teresa, kiu estis unue prezentita en 20-a de marto 1703. La partituro estis unufoje en la Österreichische Nationalbibliothek, sed ne estis en la katalogo de 1991 kaj estas supozita kiel perdita. Ŝiaj du oratorioj kaj du laikaj verkoj estas nuntempe konataj nur de la libretoj eldonitaj ĉe prezentoj.

Raschenau estis samtempulo de samranga virina oratorio-verkistoj Caterina Benedicta Grazianini, Maria Margherita Grimani kaj Camilla de Rossi, kiu estis ankaŭ kanonikino.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 67 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cusick
  2. Jackson, pg 126

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Pendle, Karin Virinoj en Muziko: Historio "Muzikaj Virinoj de la Deksepaj kaj Dekokaj Jarcentoj" de Barbara Garvey Jackson, Indianao Universitata Gazetaro, Bloomington JE, 2001. ISBN 978-0-253-21422-5