Maria Lindsay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maria Lindsay
Persona informo
Naskiĝo 15-an de majo 1827 (1827-05-15)
en Wimbledon
Morto 3-an de aprilo 1898 (1898-04-03) (70-jaraĝa)
en Betteshanger
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Maria LINDSAY BLISS (1827-1898) estis angla kantisto kaj komponistino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis en Wimbledon, filino de Henry Lindsay. Je sia 21 jaraĝo ŝi geedziĝis kun la pastro John Worthington Bliss.

Maria komponis popularajn baladkanzonojn signitaj kiel "Miss M. Lindsay", kaj religiajn kantojn, kiujn ŝi subskribis per sia geedza nomo "Mrs J. Worthington Bliss". Plej ofte ŝi bazigis siajn komponaĵojn sur la versoj de la plej admiritaj siatempaj poetoj, kiel ekzemple Tennyson kaj Longfellow [1].

Dum amkantistoj kaj trobadoroj daŭre estis sukcesaj kaj la religia, spirita kanto montriĝis kiel unu el la pli gravaj persistaj formoj de salona balado, kelkaj virinaj komponistoj altiris grandan atenton, kiam en la 1860-aj jaroj iliaj komponaĵoj estis surmerkatigitaj kiel iu novaĵo.  

Malgranda kvanto de la baladoj verkitaj en la mez-dek naŭa jarcento en Anglio estis produktitaj de virinaj komponistoj. Ili estis interesitaj pri komponado kaj ebla publikigo de “popularaj kantoj”, kies ĉefaj allogoj estis ilia taŭgeco por hejma interpretado. Ĉi tiun celon Maria Lindsay portis pluen.

En la publikaĵo “Notoj kaj Demandoj” (Notes and Queries) la muzikeldonisto Robert Cocks klarigas kia devus esti ĉiu lirika komponaĵo kiu intencis esti populara: ĝi devas havi “neniun troan malfacilaĵon”, kaj ĝi devas “esti havebla por ĉiuj kiuj kantas por amuzi sin aŭ siajn amikojn”.

Pri tia postulo de la eldonmerkato, la universitata profesoro Derek B. Scott komentas: “Komponisto kiel Maria Lindsay povas esti vidita konscie adaptanta sian muzikon por hejma amatora interpretado prefere ol profesia prezentado”.

La unuaj kantoj de Maria Lindsay ricevis aprobon pro la alta morala enhavo. En ŝia unua furorlibro, verkita en 1854, la poemo "Excelsior" de Longfellow, kies temo estas la strebado al pli altaj aferoj, ekzempligis ĉi tiun trajton admirinde, kaj eĉ la noblan senton antaŭ la malsukceso de tiu serĉo.

Daŭre skribas Derek B. Scott: La kantoj de Lindsay lasas plej multajn demandojn de interpreto, de la humoro de la poemo kaj ĝia dramo al la individua kantisto. La emocia intenseco de la kantoj dependas plejparte de la esprimpovo de la voĉo de la kantisto. Foje ŝiaj melodioj estas baza skeleto de notoj kiuj povas esti evoluigitaj laŭ malsamaj manieroj por konveni malsamajn liniojn de la poemo. "La Ponto" (The bridge) sub la poemo de Longfellow, publikigita en 1856, pruvas tiun aliron. Tamen Lindsay montras subtilecon en sia traktado de la poemo, kaj sukcese esprimas la etoson de melankolia kontemplado de la poeto. Dume alifoje, ŝi verkas bone difinitajn melodiojn, kiel la verkoj publikigitaj en 1911 de J. Curwen & Sons.

En “Hejmen ili venigis ŝian militistinon mortan” (Home They Brought Her Warrior Dead) komponita sur la verso de Tennyson, ŝi respondas al la ploro de la edzino per agitiĝo de urĝa ritmeco.  

En la dua duono de la 1850-aj jaroj, Miss M. Lindsay, jam establis sin kiel la unuan komerce sukcesan virinan komponiston. Ŝia eldonisto, Robert Cocks & Co., subskribis kun ŝi kontrakton de ekskluziveco. De la 1860-aj jaroj, ŝi estis dua nur post Franz Abt kiel la plej populara komponisto en la katalogo de kantoj. Por la eldonejo Wickins daŭre ŝi estis sufiĉe populara en 1900 kiam tiu ĉi eldonejo publikigis “Albumon de Kantoj de Miss M. Lindsay” (Album of Miss M. Lindsay's Songs).

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 162 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkaro[redakti | redakti fonton]

Lindsay komponis sanktajn kaj popularajn kantojn, ofte utiligante nuntempan poezion kiel tekston. Elektitaj verkoj inkluzivas:

  • Absalom, 1868
  • Excelsior (Teksto: Henry Wadsworth Longfellow), 1854
  • Home They Brought Her Warrior Dead (Teksto: Lord Alfred Tennyson), 1858
  • A psalm of life (Teksto: Henry Wadsworth Longfellow)
  • Daybreak (Teksto: Henry Wadsworth Longfellow)
  • Excelsior (Teksto: Henry Wadsworth Longfellow)
  • Hymn of the Moravian nuns at Bethlehem at the Consecration of Pulaski's Banner (Teksto: Henry Wadsworth Longfellow)
  • Stars of the summer night (Teksto: Henry Wadsworth Longfellow)
  • The bridge (Teksto: Henry Wadsworth Longfellow)
  • The old clock on the stairs (Teksto: Henry Wadsworth Longfellow)
  • The Owl and the Pussycat (Teksto: Edward Lear)
  • The song of Love and Death (Teksto: Lord Alfred Tennyson)
  • Too late, too late! (Teksto: Lord Alfred Tennyson)
  • With many a curve (Teksto: Lord Alfred Tennyson)[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]