Maria Michał Sitek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maria Michał Sitek
Persona informo
NomoMaria Michał Sitek
Dato de naskiĝo23-a de oktobro 1906
Dato de morto24-a de novembro 1970
MortolokoStryków
Aĝo je morto64
Okupoj kaj profesioj
Okupoepiskopo
Geografio
ŜtatoPollando
Lingvoj
Parolata lingvoEsperanto [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Maria Michał Sitek ([marja miĥaŭ ŝitek] ; naskiĝis la 23-an de oktobro 1906, mortis la 24-an de novembro 1970 en Stryków) estis pola episkopo en la Malnov-katolika Eklezio Mariavitisma kaj plenumis postenon de Ĉefa Episkopo dum la jaroj 1957-1965, fervora esperantisto.

Blazono de mariavitaj episkopoj

Pastro Sitek estis dum pluraj jaroj paroĥestro de mariavitisma Paroĥejo de Sankta Anna kaj Sankta Marteno en Stryków. Titolon episkopo li ricevis la 4-an de oktobro 1957 (t.e. la Tago de Sankta Francisko el Asizo. Dum lia konsekrado je episkopo partoprenis krom la episkopoj mariavitismaj ankaŭ du episkopoj el Pol-Katolika Eklezio: pastro-episkopo Julian Pękala kaj pastro-episkopo Adam Jurgielewicz kaj du reprezentantoj de la Eklezio Evangeli-Reformita.

Li estis la ĉefa Episkopo ĝis la jaro 1965, kaj poste revenis al sia Paroĥejo de Sankta Anna kaj Sankta Marteno en Stryków. Tie ankaŭ subite mortis la 24-an de novembro 1970, en la aĝo. Episkopo Sitek estis fervora esperantisto. Li tradukis al Esperanto liturgion de la Sankta Meso. Dum la Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio en la jaro 1959 li celebris la Ekumenan Diservon en la Evangeli-Aŭgsburga Preĝejo de la Sankta Triunuo en Varsovio.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]