Marie-Anne Pierrette Paulze

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Marie Lavoisier)
Marie-Anne Pierrette Paulze
Persona informo
Naskiĝo 20-an de januaro 1758 (1758-01-20)
en Montbrison
Morto 10-an de februaro 1836 (1836-02-10) (78-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj francaanglalatinaitala
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Jacques Paulze
Edz(in)o Antoine LavoisierBenjamin Thompson
Okupo
Okupo kemiistoilustristotradukisto
vdr

Marie-Anne Pierrette Paulze (Montbrison, Francio, 20-a de Januaro 1758 - Parizo, 10-a de Februaro 1836), konata kiel Marie Lavoisier, estas konsiderata kiel "la patrino de la moderna kemio". Marie Lavoisier estis ofte menciita kiel edzino de la franca sciencisto Antoine Lavoisier, kvankam estas malpli disvastigitaj ŝiaj sciencaj atingoj en kemio.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Desegno de Madame Lavoisier kiu montras ŝin kun la edzo, en la laboratorio, realigante eksperimentojn pri homa spirado.

En 1775 la paro translokiĝis al Parizo, kie floris la intereso de Lavoisier por la kemio. Tuj Marie ekeniris en la scienca esplorado de la edzo kaj en la aktiva partopreno en la laboro de la laboratorio.[1] Dum la intereso de Marie Anne kreskiĝis, ŝi ricevis formalan instruadon en kemio fare de Jean-Baptiste Bucquet kaj Philippe Gingembre, ambaŭ kolegoj de Antoine. La geedzoj Lavoisier pasigis la plej parton de sia tempo kune en la laboratorio, laborante teame, en diversaj direktoj.

En majo 1793, dum la Franca Revolucio, jam en la etapo de la Terora Epoko, Antoine estis akuzita je perfido, pro sia elstara posteno en la Ferme Générale. Tial estis arestita unue la patro de Marie-Anne kaj poste, la 28an de novembro, la propra Antoine mem, kiu estis malliberigita en Port-Libre. Dume, Marie-Anne vizitis lin regule kaj luktis por lia liberigo ekzemple aludante al la sciencaj esploradoj de Antoine. Tio malsukcesis kaj Antoine estis finfine procezita kaj ekzekutita la 8-an de majo 1794 en Parizo, kiam li estis 50-jaraĝa. Samtage estis ekzekutita ankaŭ ŝia patro.

Post tio, Marie-Anne retiriĝis. Iliaj havaĵoj estis konfiskitaj fare de la revolucia registaro, inklude la registrokajerojn kaj la laboratorion. Spite tion, ŝi sukcesis kunigi multajn dokumentojn kiujn ŝi organizis kaj publikigis kiel Mémoires de Chimie de Lavoisier, kio metis la bazojn de la moderna kemio. Ties unua volumo enhavas la laborojn pri varmo kaj la formadon de la likvoj, dum en la dua estas la ideoj pri brulo, aero, kalcinado de metaloj, agado de la acidoj, kaj la kompono de la akvo. En la originala kopio Marie-Anne verkis la prefacon kaj atakis la revoluciulojn kaj samtempulojn de Antoine, al kiuj ŝi atribuis la respondecon pri lia morto. Tiu prefaco ne estis finfine inkludita en la publikaĵo, sed la libro ebligis la konservadon de la kontribuoj de ŝia edzo kaj la ŝiajn proprajn en la kampo de la kemio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Rosana Sanchis (2002), Género y ciencia: Anne Marie Paulze, Madame Lavoisier (1758-1836), una mujer en la revolución química, Alambique, IX (31), pp. 112-118.