Marie Pecková-Kellogg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Marie Pecková-Kellogg
Persona informo
Naskiĝo 6-an de novembro 1961 (1961-11-06) (57-jara)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Ĉeĥio
Profesio
Profesio esperantisto
Information icon.svg
vdr

Marie Pecková-Kellogg (naskiĝis la 6-an de novembro 1961(nun 1961-11-06), do nun 57-jara) estas esperantistino el Melnik. Kiel studentino en Prago, en la 1980-aj jaroj ŝi aktivis kiel estraranino de Ĉeĥa Esperanto-Junularo kaj komitatanino de TEJO, ĝis lige al la IJK 1985 ŝi fuĝis al kaj pluvivis en okcidenta Eŭropo. Ŝi edziniĝis al la germana esperantisto Oliver Kellogg, kun li multajn jarojn vivis en Bischofsheim okcidente de Frankfurto ĉe Majno, pluaktivis en la esperantista grupo de Wiesbaden kaj partoprenis en la asocia vivo de GEJ kaj GEA. La paro havas du intertempe plenkreskajn filojn kaj nun vivas en Ulm.