Marika Gidali

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marika Gidali
Persona informo
Naskonomo Gidali Mária
Naskiĝo la  29-an de aprilo 1937(nun 1937-04-29)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo baleta dancisto
vdr

Marika Gidali laŭ hungarlingve kutima nomordo Gidali Marika estas hungardevena brazila baletisto, baletestro, koreografo.

Marika Gidali [1] naskiĝis la 29-an de aprilo 1937 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La plena familio Gidali migris al San-Paŭlo (urbo) depost la 2-a mondmilito (ili estis judoj). La juna Marika aĝis 13, kiam ŝi prezentis dancon en la urba hungara klubo. En 1953 ŝi aliĝis al baleta trupo de Aurél Milloss (same hungaro). Post 3 jaroj ŝi estis jam membro de baleta trupo en Rio-de-Ĵanejro. En 1959 ŝi establis memstaran baletan trupon, samtempe ŝi komencis fari koreografiajn laborojn. Ŝi ofte estis videbla en la televizio, foje ŝi baletadis dum kantado de Marlene Dietrich. Ŝi edziniĝis kaj naskis filon en 1964. En la sekva jaro ŝi havis inviton al festivalo en Kolonjo, ŝi baletadis en Operejo de Kolonjo. Reveninta al Brazilo ŝia baleta trupo estis renkontejo de demokratoj dum la diktatora periodo. En 1970 ŝi eksedziniĝis, en la sekva jaro ŝi denove edziniĝis. En la sekva jaro kun sia edzo ŝi fondis novan baletan trupon, kiu baldaŭ iĝis la plej konata en Brazilo. La trupo ĉerpis temojn ĉefe el Brazilo (Pantanalo, Amazonio). Ŝi ricevis plurajn premiojn, en 2000 eĉ premion de UNICEF.

Fontoj[redakti | redakti fonton]