Marina Vlady

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marina Vlady
Marina Vlady en 2009
Marina Vlady en 2009
Persona informo
Naskonomo Catherine Marina de Poliakoff-Baïdaroff
Aliaj nomoj Marina Vlady
Naskiĝo 10-an de majo 1938 (1938-05-10) (85-jaraĝa)
en Clichy, Seine,  Francio
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Frat(in)oj Hélène Vallier • Olga Varen • Odile Versois
Edz(in)o Vladimir VisockijRobert Hossein • Jean-Claude Brouillet
Amkunulo Léon Schwartzenberg
Okupo
Okupo aktorokantistoverkisto • filmaktoro • skulptisto
Verkoj Toi, le venin
La Princesse de Clèves
The Conjugal Bed
Two or Three Things I Know About Her
Let Joy Reign Supreme
TTT
Retejo https://www.artmedia.fr/fiche.cfm/165965-marina_vlady.html
vdr
Marina Vlady dum prezento de sia libro Le Fol Enfant en Strasburgo (2009)
Marina Vlady en Avant le déluge [Antaŭ la diluvo] (1954) 2-a persono de maldekstre

Marina VLADY [VlaDI] estas pseŭdonomo de franca aktorino, kiu naskiĝis la  10-an de majo 1938(nun 1938-05-10) (85‑jara) en Clichy-la-Garenne [kliŜIlagaREN] en la pariza ĉirkaŭurbo sub la nomo Catherine Marina de POLIAKOFF-BAIDAROFF.

Jam dum sia infaneco, ŝi debutis kiel baletistino en la pariza operejo. En la 1950-aj jaroj ŝi aktoris en italaj, francaj kaj germanaj filmoj, ludante tentajn adoleskinojn. "La Sorĉistino" [La Sorcière], filmo de 1955, havis grandan sukceson ĉe la publiko. Ŝi havigis al si la premion pro la ĉefroloj en "L'ape regina" [La Abelreĝino] de Marco Ferreri kaj la premion por aktorinoj dum la Festivalo de Cannes en 1963 kaj nomumon por la Ora-Globo-trofeoj (Golden Globe).

En 1967 ŝi ĉefrolis en la filmo de Jean-Luc Godard "Du aŭ tri umoj, kiujn mi scias pri ŝi" [Deux ou trois Choses que je sais d'elle]. Dank'al ŝia rolo en "La Tempo por vivi" [Le Temps de vivre], ŝi gajnis la Kristalan Stelon (Etoile de Cristal) en 1970.

Ŝi estis la edzino de Robert Hossein, franca aktoro kaj reĝisoro, kun kiu ŝi havas du infanojn: Pierre kaj Igor, poste la edzino de Jean-Claude Brouillet, kun kiu ŝi havas unu infanon: Vladimir.

Post sia divorco ŝi edziniĝis al la sovetia aktoro kaj kantisto Vladimir Visockij kaj vivis kun li dum dek du jaroj ĝis lia morto en 1980. En 1987 ŝi eldonis rememoraĵojn pri li, kaj la libro "Vladimir aŭ la rompita flugo" (eldonita en pluraj lingvoj) – furoris en Sovetunio.

Dum dudek tri jaroj ŝi vivis poste kun Léon Schwartzenberg. Je la 5-a de aprilo 1971 ŝi troviĝis inter 343 subskribintoj de la tielnomata manifesto de 343 fiulinoj (Manifeste des 343 salopes), kiu aperis en la gazeto "Le Nouvel Observateur".

Ŝi estas la fratino de la aktorinoj Odile Versois, Hélène Vallier kaj Olga Varen: laŭ artikolo de la gazeto "Paris-Match" de la 11-a de junio 1955 la unua litero "V" de la kvar pseŭdonomoj estus simbolo por la V de VENKO.

Marina Vlady en 1996

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]