Marion Bélisle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Marion Bélisle
Persona informo
Naskiĝo la 21-an de decembro 1975(nun 1975-12-21) (43‑jara)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svislando
Profesio
Profesio esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj JES
TEJO
v  d  r
Information icon.svg

Marion Bélisle naskiĝis en 1975. Ŝi estas svisa muzikinstruistino (diplomiĝinta pri violonĉelo) kaj esperantistino. Inter alie ŝi de 1993 ĝis 1997 estis estrarano pri financoj de TEJO, kaj ekde 1991 plurajn jarojn estis prezidantino de la svisa landa sekcio de TEJO, Junularo Esperantista Svislanda. Ŝi lernis esperanton en la Kultura Centro Esperantista en La Chaux-de-Fonds, Svislando, kiam ĝi ankoraŭ estis sub la gvidado de Claude Gacond. Ŝi havas du filojn je nomo Romain, naskiĝinta en 1998 kaj Samuel, naskiĝinta en 2002, kiuj estas denaskaj esperantistoj.