Mark Hammergren
Aspekto
Asteroidoj malkovritaj : 2 | |
---|---|
14466 Hodge | 25-a de julio 1993 |
43844 Rowling | 25-a de julio 1993 |
Mark HAMMERGREN (naskiĝis en 1964) estas usona astronomo.
Li laboras ĉe la Planetario Alder en Ĉikago (Ilinojso) kaj faras esplorojn pri la kemia komponado de asteroidoj. Li estas ankaŭ direktoro de la Laborejo de Kosma Scienco.[1] Liaj ĉefaj interesoj estas asteroidoj, meteorŝtonoj, kosmaj alfrapoj kaj sekvantaj amasaj formortoj, kaj la historio kaj sociologio de la fenomeno nifo[2]
La 25-an de julio 1993, li malkovris du asteroidojn elde la Observatorio de Manastash Ridge de la Universitato de Vaŝingtonio.[3]
La asteroido 7917 Hammergren[4] estis nomita en lia honoro.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Astro-Science Workshop, el la paĝaro de la Planetario Adler Arkivigite je 2014-12-05 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ Dr Dr. Mark Hammergren pri la aktualaj tendencoj en kosmaj esploroj kaj politiko ; el Chicago Policy Review (angle)
- ↑ MPC listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)
- ↑ JPL Small-Body Database Browser : 7917 Hammergren (1981 EG5) (angle)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Mark Hammergren, el la paĝaro de Adler Planetarium Arkivigite je 2014-11-22 per la retarkivo Wayback Machine