Marlén Muñiz García

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Marlén Muñiz García en feb. 2023

Marlén MUÑIZ García, naskiĝinta en 2001 en Corvera de Asturias, Hispanio, estas poliglota filologo kaj tradukistino kun alta lingva konscio.

Studinte pri Modernaj Lingvoj kaj Tradukado ĉe la Universitato de Alcalá de Henares, ŝi decidis verki sian bakalaŭran disertaĵon pri la konsekvencoj de uzado de la angla kaj de Esperanto kiel lingvafrankaoj. Ŝi parolas la hispanan, la anglan, la germanan, la francan kaj la italan kaj nuntempe lernantas Esperanton kaj la eŭskan. Tiom ŝatante diversajn lingvojn kaj konsciante la gravecon de konservado de ĉiuj lingvoj, ŝi konstatis, ke nuntempe la angla lingvo malbon-influas la lingvan diversecon en la mondo, kaj tial ŝi decidis verki sian disertaĵon pri Esperanto kaj helpo, kiun ĝi povas kontribui por taŭga konservado de la lingvo-diverseco tutmonde. Ŝia disertacio titolita Could Esperanto Be the Lifeline that Linguistic Diversity Needs?: Implications of Using Both English and Esperanto as Lingua Francas (Ĉu Esperanto povas esti la vivŝnuro, kiun bezonas la lingva diverseco?: Konsekvencoj de uzado de la angla kaj Esperanto kiel lingvofrankaoj) disponigas analizon de la nuna lingva situacio kie la angla estas uzata kiel la tutmonda lingvo, kaj analizas la fareblecon de efektivigo de Esperanto kiel pli taŭga lingvofrankao. Ŝi intervjuis diverslingve plurajn fakulojn kaj esperantistojn por atingi siajn konkludojn.

Ŝi nun (nov. 2023) studas por magistriĝi pri Instruado kaj studas por magistriĝi pri Tradukado kaj Interpretado venontjare.