Martin Andersen Nexø

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Orientgermana poŝtmarko kun portreto de la verkisto, el la 1969-a jaro.

Martin Andersen Nexø (naskita en la 26-a de junio 1869 en Kopenhago, mortinta en la 1-a de junio 1954 en Dresdeno) estis dana verkisto. Li estis la unua signifa dana verkinto prezentanta la laboristan klason en siaj skribaĵoj, kaj la unua dana socialisto, poste komunista, verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Martin Andersen Nexø estis naskita al granda familio (la kvara el dek unu infanoj) en Christianshavn, tiutempe malriĉa distrikto de Kopenhago. En 1877, lia familio transloĝiĝis al Nexø, kaj li adoptis la nomon de tiu urbo kiel sian familian nomon. Estis industria laboristo antaŭ la trapaso de ekzameno ĉe popolaltlernejo. Poste li laboris kiel ĵurnalisto. Li foruzis la mez-1890-aj jarojn por vojaĝi en Sudeŭropon, kaj lia libro Soldage (1903) estas plejparte bazita sur tiuj vojaĝoj. Kiel multaj el liaj literaturaj samtempuloj, inkluzive de Johannes V. Jensen, Nexø komence estis peze influita per la pesimismo jarcentofina, sed li iom post iom turniĝis al pli ekstrovertaj vidpunktoj aliĝante al la socialdemokrata movado kaj poste la Komunista partio de Danio; liaj pli postaj libroj reflektas lian politikan subtenon de Sovet-Unio.


Pelle Erobreren publikigite en kvar volumoj 1906-1910 estas lia plej konata laboro kaj ankaŭ la plej tradukita. En GDR la libro filmigitis (1986+1987). Ditte Menneskebarn skribite de 1917 ĝis 1921, laŭdas la laboraktivajn virinojn por iliaj oferadoj, kaj dana filmversio da la unua parto de la libro estis projekciita en 1946. La multe diskutita verko Midt i en Jærntid verkita en 1929, satirumas la danajn farmistojn de Unua mondmilito. Dum liaj lastaj jaroj, 1944 ĝis 1956, Nexø skribis sed ne kompletigis trilogion konsistantan el la libroj Morten hin Røde, Den fortabte generation kaj Jeanette. Tio estis ŝajne daŭrigo de Pelle sed ankaŭ kufovestita aŭtobiografio. Dana polico arestis Nexø en 1941 dum la okupacio de Danio far la nazioj, por lia komunista alligiteco. Liberigite li vojaĝis al neŭtrala Svedio kaj poste al Sovet-Unio, kie li faris elsendojn kurtondajn por Danio kaj Norvegio. Post la Dua mondmilito Nexø transloĝiĝis en Dresdenon, GDR, kie li fariĝis honorcivitano. Lian internacian reputacion kiel unu la plej grandaj eŭropaj sociaj verkistoj kreskiĝis, aparte, sed ne ekskluzive, en socialismaj landoj.

Honoroj kaj premioj[redakti | redakti fonton]

  • Gimnazio en Dresdeno kaj multaj stratoj en tuta GDR estis nomita por li.
  • En 1949, Nexø ricevis honordoktorecon de la Universitato Greifswald.
  • Etplanedo, 3535 Ditte, malkovrita fare de sovetia astronomo Nikolaj Stepanoviĉ Ĉerniĥ en 1979, estas nomita laŭ la ĉeffiguro en lia romano Ditte.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Skygger, 1898
  • Det bødes der for, 1899
  • En Moder, 1900
  • Familien Franck, 1901
  • Dryss, 1902
  • Pelle erobreren, 1906–10
  • Ditte menneskebarn, 1917–21
  • Midt i en Jærntid, 1929
  • Morten hin Røde, 1945
  • Den fortabte Generation, 1948
  • Jeanette, 1957 (nefinite)

Noveloj[redakti | redakti fonton]

  • En lønningsdag, 1896
  • Tyvetøs, 1901
  • Idioten!, 1909
  • Ulven og fårene, 1915
  • Gårdsangeren, 1916
  • Murene, 1918
  • Når nøden er størst, 1926

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • K. K. Nicolaisen: Martin Andersen Nexö, Eine literarische Skizze. Oskar Wöhrle Verlag, Konstanz 1923
  • Svend Erichsen: Martin Andersen Nexø. H. Hirschsprungs Forlag, Kopenhagen 1938
  • Walter Berendsohn: Martin Andersen Nexös Weg in die Weltliteratur. Dietz Verlag, Berlin 1949
  • Max Zimmering: Martin Andersen Nexö. Verlag Neues Leben, Berlin 1952
  • Martin Andersen Nexö, Hilfsmaterial für Fach- und Oberschulen. Volk und Wissen, Berlin 1954
  • Børge Houmann: Martin Andersen Nexø, bibliografi – med indledning og biografiske noter pa dansk og tysk. Forlaget Sirius, Arhus 1961
  • Franz Hammer: Martin Andersen Nexö. Sein Leben in Bildern. Verlag Enzyklopädie Leipzig
  • Max Zimmering: Martin Andersen Nexö, Ein Lebensbild. Dietz Verlag, Berlin 1963
  • Jacqueline Le Bras-Barret: Martin Andersen Nexø, écrivain du prolétariat. Lettres Modernes Minard, Paris 1969
  • Walter Berendsohn: Martin Andersen Nexö als Dichter und Mensch. 1966
  • Martin Andersen Nexö, Leben und Werk. Martin-Andersen-Nexö-Gedenkstätte, Dresden o.J.
  • Martin Andersen Nexö, Zum 110. Geburtstag und 25. Todestag. Stadt- und Bezirksbibliothek, Dresden 1979
  • Børge Houmann: Martin Andersen Nexø og hans samtid 1869–1919, ~ 1919–1933, ~ 1933–1945 (Martin Andersen Nexö und seine Zeit, umfassende Biographie mit 1500 Seiten) Gyldendal, Kopenhagen 1981
  • Faith und Niels Ingwersen: Quest for a Promised Land: The Works of Martin Andersen Nexø. Greenwood Press, Westport/London 1984
  • Henrik Yde: Das Grundtvigsche Element im Leben Martin Andersen Nexös. (Dissertation) Windrose, Kopenhagen 1991
  • Aldo Keel: Der trotzige Däne Martin Andersen Nexø. Eine Biographie. Aufbau Verlag, Berlin 2004
  • Klaus Rödel: Dänische Graphiker illustrieren Novellen von Martin Andersen Nexös. In: Graphische Kunst. Heft 2 Heft 2008. Memmingen 2008, S. 24ff. ISSN 0342-3158
  • Josef Rattner, Gerhard Danzer: Martin Andersen Nexö oder Christus kam nicht zu den Arbeitern und Kleinbauern.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]