Martin Korenjak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martin Korenjak
Martin Korenjak dum la Kongreso de la germanaj klasikaj filologoj en la 2010-a jaro en Freiburg im Breisgau
Martin Korenjak dum la Kongreso de la germanaj klasikaj filologoj en la 2010-a jaro en Freiburg im Breisgau
Persona informo
Naskiĝo 16-an de septembro 1971 (1971-09-16) (52-jaraĝa)
en Wels
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Universitato de Innsbruck
Okupo
Okupo klasika filologo • universitata instruisto
vdr

Martin KORENJAK (naskiĝinta la 16-an de septembro 1971 en Wels) estas aŭstra klasika filologo kaj pedagogo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Korenjak frekventis lernejojn en Littau kaj pasigis la abiturientan ekzamenon en Bregenz en 1989. Post soldata servo en St. Johann in Tirol/Distrikto Kitzbühel li studis ekde aŭtuno 1990 ĉe la Universitato de Innsbruck klasikan filologion (latina kaj helena) por instruado en gimnazioj pluse lingvikon. En la 15.9.1994 li bakalaŭriĝis kaj iris al la Universitato de Heidelberg, kie li doktoriĝis en la 10.2.1996 ĉe Michael von Albrecht kaj Glenn W. Most per la tezo Die Ericthoszene in Lukans Pharsalia. Inter septembro 1996 kaj marto 1997 li faris la preskribitan staĝon por gimnaziaj instruistoj en privata lernejo en Salcburgo.

Inter 1997-2003 Korenjak estis universitata asistento ĉe la Instituto por lingvoj kaj literaturoj de la insbruka universitato, la antaŭa Instituto pri klasika filologio. En septembro 1998 li ricevis esplorstipendion de Deutscher Akademischer Austauschdienst. Per la skribitaĵo Synergos tou legontos. Die Rolle des Publikums und seine Interaktion mit dem Redner in der sophistischen Rhetorik der Kaiserzeit li habilitiĝis en 1999. En februaro 2001 li invititis fare de la Fondaĵo Hardt por dusemajna esplorrestado al Vandœuvres. En somero 2002 li povis elekto inter vokoj fare de la universitatoj en Frankfurt am Main kaj Berno. Li iris en Svislandon. Ekde somera semestro 2003 li estis orda profesoro pri klasika filologio (kun latinaĵoj en la centro) en la svisa ĉefurbo. En februaro 2009 li revenis al Innsbruck kiel profesoro pri klasika filologio kaj malklasika latina lingvo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]