Martin Kušej

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martin Kušej
Persona informo
Naskiĝo 14-an de majo 1961 (1961-05-14) (62-jaraĝa)
en Wolfsberg (Karintio)
Lingvoj slovena
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Universitato de GrazUniversitato por Muziko kaj Scena Arto je Graz
Okupo
Okupo teatra reĝisoro
TTT
Retejo https://www.martinkusej.de
vdr

Martin Kušej (n. 14a de Majo 1962) estas Aŭstria teatra kaj opera reĝisoro, kaj nuna Arta Direktoro ĉe la Residenztheater en Munkeno.

Naskiĝinta en la sloven-parolanta minoritato de la aŭstria ŝtato Karintio, li studis germanan, kiteraturon kaj sportosciencojn ĉe la Universitato de Graz el 1979-82.

En 1986, post sia alternativa civilservo, li iĝis asista direktoro ĉe la Ŝtata Teatro en Salcburgo el kie li translokiĝis al la Slovena Nacia Teatro en Ljubljana en la sama posteno.

Ekde 1990, li laboris en Slovenio, Aŭstrio, Italio kaj Germanio. Kun la aŭstria desegnisto Martin Zehetgruber kaj dramaturgo Sylvia Brandl, li fondis la sendependan grupon "my friend martin". Ili produktoris variajn teatraĵojn por internaciaj festivaloj, kiaj Franz Falsch F Falsch Dein Falsch Nichts Mehr Stille Tiefer Wald bazita sur verkoj de Franz Kafka.