Martín de Aldehuela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martín de Aldehuela
Persona informo
Naskiĝo 5-an de novembro 1729 (1729-11-05)
en Manzanera
Morto 7-an de septembro 1802 (1802-09-07) (72-jaraĝa)
en Malago
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Memorigilo Martín de Aldehuela
Okupo
Okupo arkitekto
vdr
Nova Ponto, verko de Martín de Aldehuela.

José Martín de Aldehuela (Manzanera (Teruel), 5-a de novembro de 1729Malago, 7-a de septembro de 1802) estis hispana arkitekto kaj amatora kuracisto.

Reklamita de Molina Larios, episkopo de Malago, li venis tien por konstruaj verkoj ĉe la katedralo en 1778 devena el Kvenko kie li estis verkinta ankaŭ ĉe ties katedralo. Li faris ankaŭ aliajn verkojn en Malago.

Krome en 1793 li finis la verkojn de la impona Nova Ponto de Arundo, kiu ekis en 1759 kaj kiu iĝis lia plej reprezenta, konata kaj impona verko. Oni atribuas al li en tiu sama urbo la finigon de la taŭrludejo, kvankam ne ekzistas dokumentaro pri lia partopreno en tiu konstruo.

Martín de Aldehuela mortiĝis en Malago en 1802[1], sed estas legendo laŭ kiu la arkitekto mortiĝis kiam li ĵetis sin al la Tranĉo de Arundo ekde sia plej simbola verko, nome la Nova Ponto, por eviti tiele, devi konstrui ponton kiu estus supera laŭ belo.

Li estis entombigita en preĝejo de Kvenko.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Adiciones a la obra LLAGUNO Y AMIROLA, E. «Noticias de los arquitectos y arquitectura de España...», acrecentadas con notas, ediciones y documentos por DJ.A. CEAN BERMUDEZ, Tomo IV, capítulo XLVI, pág.: 297-298. Madrid, 1829.
  2. Málaga Hoy.es, Una placa señala el lugar donde descansa el arquitecto Martín de Aldehuela, 7/9/1802