Saltu al enhavo

Toreejo de Arundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Toreejo de Arundo
Plaza de Toros
toreejo (17801785)
third-class bullring (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Konstrustilo novklasika arkitekturo vd
Arkitekto Martín de Aldehuela vd
Estiĝo 1780
Malfermo 19-a de majo 1784
Lando Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Ronda
Situo
Geografia situo 36° 44′ 33″ N,  10′ 1″ U (mapo)36.742367269895-5.167065763207Koordinatoj: 36° 44′ 33″ N,  10′ 1″ U (mapo) [+]

Geografia lokigo sur la mapo : Arundo

Toreejo de Arundo (Arundo)
Toreejo de Arundo (Arundo)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Centra Arundo

Toreejo de Arundo (Centra Arundo)
Toreejo de Arundo (Centra Arundo)
DEC
Map
Toreejo de Arundo
Posedata de Arunda Nobela Rajd-Societo vd
vdr

La Toreejo de Arundo, propraĵo de la Arunda Nobela Rajd-Societo, estas unu el la plej antikvaj kaj monumentaj toreejoj. Arundo estas konsiderata kiel unu el la luliloj de la moderna toreo ekiĝinta en la 18a jarcento, en urbo kie bone konserviĝis la tradicio ĉar en ĝi ekzistis asocio por ĝia daŭrigado.

La furoro por la toreo igis al la Nobela Rajd-Societo Arunda starigi sian faman placon, verko atribuita al Martín de Aldehuela, la sama arkitekto de la Nova Ponto ĉe la Tranĉo de Arundo. La konstruado daŭris ses jarojn kaj estis inaŭgurita en 1785 per taŭrobatalo en kiu partoprenis Pedro Romero kaj Pepe-Hillo. Iamaniere ĝi memorigas la rondan korton de la fama palaco de Karlo la 5-a en la Alhambro de la urbo Granado. Ĝia areno el 66 metroj (diametro) estas konsiderata kiel la plej ampleksa de la mondo.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

36° 44′ 32″ N  10′ 01″ U / 36.742361 °N, 5.167067 °U / 36.742361; -5.167067 (mapo)